Esperanta Civito

"Literatura Foiro" - aŭgusta numero de 2016


Post "Esperanto" de Otto Gabos, "Asteriks" de Uderzo kaj Goscinny, "Nudpieda Gen" de Keizi Nakazawa, "Literatura Foiro" daŭrigas la prezenton de nia bildliteraturo dediĉante al Tinĉjo de Hergé la kovrilon de sia kvara kajero en 2016, la numero 282. Giorgio Silfer analizas la kontribuon de la belga desegnisto per eseo titolita "La sola internacia rivalo de generalo De Gaulle" kaj esploro pri lia biografio, kun la ambigua rilatado al la dekstremaj movadoj.

Aliaj interesaj eseoj estas tiu de Matthijs van Boxel pri "La loksodromio de stulteco", prezentita kiel prelego ĉi-jare en la PEN-konferenco de Bledo (tradukis Perla Martinelli), kaj "La centjariĝo de la Kurso pri ĝenerala lingvistiko" de Ferdinand de Saussure, verkita de Luiz Fernando Dias Pita. Al lingvistiko ligiĝas ankaŭ la esperantigo (fare de Pleadin kaj Martinov) de la historia teksto de Tomo Maretiĉ "Favore al planlingvo".

La balkana areo forte ĉeestas ĉi-numere ankaŭ per interesa argumentado de Vinko Oŝlak pri plurlingvismo en Eŭropo, per mallonga skizo de Georgi Mihalkov pri la bulgara prozo, per tradukita rakonto de Branislav Mikuliĉ, per originala novelo de Julian Modest, per poemo de Jovica Ivanovski (tradukita de Judita Rey Hudeĉek). Poezio kiel kutime ĉeestas uverture, ankaŭ danke al poeto Milan Orliĉ (tradukita de Zlatoje Martinov).

Rememora felietono de Carmel Mallia kaj recenzoj de Carlo Minnaja kaj Julian Modest kompletigas la numeron.

"Literatura Foiro", organo de Esperanta PEN-Centro, estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro Zlatoje Martinov, asista redaktoro Perla Martinelli. Ĝi aperas jam la 47an jaron, senpaŭze. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 608 4-B, 27 jul 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0582 s s