Esperanta Civito

Prokrastita la Fettes-statutreformo


La Komitato de Universala Esperanto-Asocio decidis prokrasti ĝis la venonta Universala Kongreso la pritrakton de la statutreformo proponita de prezidanto Mark Fettes nome de la Estraro. Ĝi tamen aprobis la modifojn de la du artikoloj pri TEJO kaj la novan statuton de TEJO.

Jure, tiu aprobo kreas paradokson, ĉar nun TEJO havas membrosistemon kiu ne kongruas kun tiu de UEA: specife ĝi havas kategorion kiu mankas al UEA -- (junaj) Amikoj de Esperanto. Kroma paradokso: la statuto de TEJO altigas la aĝlimon al tridek kvin jaroj, sed UEA ne amendis jam sian statuton tiudirekte. Do la administra kaj financa flanko de TEJO des pli diferencas de tiu de UEA, kvankam Roterdamo devas prizorgi ilin ambaŭ.

La Komitato ne estis unuanima: naŭ voĉoj (el tridek kvar, do pli ol kvarono) ne estis favoraj, sed kontraŭaj (kvin) aŭ sindetenaj (kvar). Nun la UEA-membraro kaj la landaj asocioj devos referendumi pri ĉi tiu decido. Se la rezulto estus negativa, malfermiĝus la pordo al la secesio de TEJO.

Cetere, UEA ne sukcesis aprobi sian buĝeton por la nova jaro. Stefano Keller relanĉis publike sian kritikon kontraŭ la "reganta triopo" (Fettes-MacGill-Schäffer), inter kies meritoj estus lia frutempa demisio. "Libera Folio" komencis siastile (plian) kampanjon kontraŭ la redaktoro de revuo "Esperanto". Osmo Buller sentinelas kiel nova komitatano kaj apude deliras diversaj antiraŭmistoj. 

La asocio ŝajnas survoje al senprecedenca interna krizo: certe la etoso ne estas plu tiu de la unua horo post la elekto de Mark Fettes en Rejkjaviko -- prezidanto kaj de UEA kaj de ESF, la du plej grandaj monkofroj en Esperantio (sed posedantaj entute nur unu nemoveblaĵon).

(HeKo 608 6-A, 29 jul 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1525 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0641 s s 
  Total: 0.2166 s s