Zelazny kaj Modest gvidas la Esperantan PEN
Walter Zelazny estas la nova prezidanto kaj Julian Modest la nova vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, unuanime elektitaj de la ordinara Asembleo hodiaŭ en Budapeŝto. Apud la menciitaj civitanoj, c-ino Miroslava Kirova fariĝis la sekretario-kasisto: la statuto permesas ke ne PEN-ano plenumu tiun oficon.
La Asembleo elektis ankaŭ la novajn revizorojn: Venelin Mitev kaj Giorgio Silfer. Krome ĝi elektis c-anojn Koffi Gbeglo kaj Jarl Hammarberg delegitoj ĉe la Forumo de la Esperanta Civito (2017-2021).
Kelkaj modifoj ankaŭ ĉe PEN Internacia: Giorgio Silfer kaj Chiara Macconi estos niaj reprezentantoj dum la baldaŭa mondkongreso en Galegio; d-ino Macconi reprezentas nin ĉe la Komitato por Verkistoj en Prizono, d-ro Zeki Ergas ĉe la Porpaca Komitato, Giorgio Silfer ĉe la Lingvorajta kaj Tradukarta Komitato.
La Asembleo akceptis en Svislando la posedon de nemoveblaĵo, kies nominala proprietulo estas LF-koop. Kiam la mecenatoj estos forpasintaj, la apartamento iros al la Esperanta PEN, kondiĉe ke ĝi daŭre estu kooperanto de Literatura Foiro kaj ĝi plu estu membro de la Pakto por la Esperanta Civito.
[HeKo 608 9-B, 3 jul 16]