Esperanta Civito

La propono Karibe prokrastita al 2017


La Senato de la Esperanta Civito prokrastis la pritrakton de la leĝopropono pri militrifuzo, kies unua subskribinto estas sen. Riichi Karibe, kun la apogo de sen. Giorgio Silfer kaj sen. Conde Rey. La prokraston kaŭzis la fakto ke la japana senatano ne povis partopreni la parlamentan sesion 5 aŭgusto 2016 en Budapeŝto.

La Konsulo tamen anoncis la fermon de la prepara senatokonsulto, tiel ke la leĝopropono estos rekte enskribebla en la tagordo de la dua senata sesio en 2017.

La prokraston kaŭzis la deziro ke sen. Karibe mem ĉeestu la debaton. Tio implice signifas ke la Verda Listo intencas rekandidatigi (kaj reelektigi) lin.

[HeKo 609 4-C, 7 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0599 s s