Konsultado pri la balkana kaj levantena areoj
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al geopolitika konsultado pri la balkana kaj levantena areoj, okazonta lundon la 15an de aŭgusto 2016, posttagmeze, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Prof. Zeki Ergas, membro de la Esperanta PEN kaj ekstera konsilisto de la Orienta Legacio, gvidos la konsultadon.
La konsultado estas malfermita al ĉiuj geparlamentanoj kaj al la legaciaj asistantoj. Por partopreni ĝin necesas sin anonci ĝis 14 aŭgusto 2016, 20h00 (svisa tempo): eblas tra nia redakcio.
[HeKo 609 7-C, 12 aŭg 16]