Esperanta Civito

"Heroldo de Esperanto" ree akuratas


Estas finredaktata la numero 2260 (10:2016) de "Heroldo de Esperanto", raportanta pri la Universala Kongreso en Slovakio. Samtempe survojas al la abonantaro la antaŭaj numeroj.

La unua paĝo de HdE 2257 estas dediĉita al la Tago de la Esperanta Lingvo, kun mencio pri la centa datreveno de "Cours de linguistique générale" de Ferdinand de Saussure. Fruntas artikole la informo pri la ekestanta Civila Esperanta Servo, kun foto de Pierre Ceresole sub labora ĉapelo. Ŝultre apudas alia homo sub ĉapelo, nome papo Francisko kun sombrero, pro sia konfeso pri esperanto dum intervjuo en Meksiko. Funde situas kroniko pri la lasta Internacia Fervojista Kongreso kaj la kongresa saluto de la Kapitulo. Kompletigas la paĝon informo pri la konflikto ĉirkaŭ la planata kongreso en Tanzanio.

La unua paĝo de HdE 2258 vaste raportas pri la forpaso de Marco Pannella kaj lia aktiveco favore al nia lingvo. Same grava estas la areo dediĉita al la vendo de la gazeto al la firmao Lexus en Brazilo, per ĉefartikolo donanta diversajn detalojn pri la estonta "Heroldo". Apartan atenton ricevas ankaŭ la sukcesa Abritus en Bulgario.

La unua paĝo de HdE 2259 atutas per la unua parto de la kongresa sezono, kie elstaras Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio kaj Internacia Junulara Kongreso en Pollando.

Oni rajtas diri ke "Heroldo de Esperanto" ne malfruas, aŭ eĉ fruas kompare kun la organo de Universala Esperanto-Asocio mem, haltinta en la maja numero (la unusola post la memvola demisio de Fabrício Valle, kiu intertempe aĉetis Heroldon kaj ekde 2017 produktos ĝin). Espereble la poŝto ne tro malrapide funkcias dum la libertempaj monatoj en Eŭropo...

[HeKo 609 8-B, 13 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0455 s s 
  Total: 0.0609 s s