Esperanta Civito

La Esperanta Civito por la Zamenhofa Jaro


La Esperanta Civito pretas aŭspicii kaj subteni (laŭ la federisme subsidua principo) iniciatojn de la paktintaj establoj, okaze de la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La iniciatoj havu aktualigan pli ol ceremoniecan karakteron, kaj enfokusiĝu al la idealoj de Zamenhof pli ol la lingvo mem.

La menciitaj iniciatoj, en kaj ekster Eŭropo, ricevos la prioritatan atenton de la Kapitulo, kompare kun aliaj ligitaj ĝenerale al la instruado aŭ informado pri esperanto sur la teritorio.

Aparte bonvenaj estos la omaĝoj kun arta signifo, per teatro aŭ filmo aŭ poezia deklamado. Ekzemple, ankaŭ la prezento (aŭ diskonigo en filma formo) de la verko de Sándor Szathmári "Budapesta ekzameno" (interalie kadre de la kvindeka datreveno de ĝia premiero) estus tute taŭga.

Rekte organizita de la Esperanta Civito, tra ĝia norda legacio en Stokholmo, estos la simpozio pri la temo "La homaranisma elano en la nuntempaj religioj", en Upsalo (Svedio), 29 junio - 2 julio 2017. Krome, parlamenta omaĝo estas planata okaze de la Tago de ĉiuj pioniroj (14a de Aprilo).

Limdato por komuniki la projektojn: minimume ses monatojn antaŭ la dato de la iniciato.

(Giorgio Silfer, vickonsulo kun delego pri kulturaj aferoj)

HeKo 610 5-C, 20 aŭg 16
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0603 s s