Esperanta Civito

Wandel imputas la UEA-estraron pro la revua malfruo


Bedaŭrinde plia tegolo sur la kapon de prezidanto Mark Fettes, fare de kreskanta interna opozicio. Ĉi-foje ĵetis ĝin eksestrarano, la israela komitatano Amri Wandel, kiu jam en Nitro esprimis sian konsterniĝon:

"Jam la maja numero multe malfruis. Tion oni eble povus kompreni, ĉar temis pri la unua numero de nova redaktoro, sed tiu argumento ne povas klarigi la ne-aperon de la junia kaj julia numeroj. Efektive mi atendis ke la estraro klarigu la kialon jam en Nitra, kaj ĝustatempe agu por ripari tiun situacion kaj por certigi ke almenaŭ la septembra, postkongresa numero aperu ĝustatempe", publike deklaris d-ro Wandel. Kaj la nuna prezidanto de AIS-Sanmarino insistas:

"
Ne estas la tasko de la Centra Oficejo negoci kun la redaktoro pri principaj problemoj kiel plurmonataj sinsekvaj malfruoj. La fina respondeco restas ĉe la estraro, kiu decidas pri la (mal)dungo de la redaktoro laŭ liaj kvalifikoj kaj (mal)plenumado de la taskoj." Alivorte: se la servo ne funkcias, la dunginto devas tuj maldungi la redaktoron kaj trovi novan.

La situacio ne estas favora al Attila Kaszás kaj liaj dungintoj, inkluzive de estrarano delonge vivanta en Budapeŝto, kiu devus esti bone informita pri la hungara Esperantio. En la pasinta jardeko okazis provo revivigi landan organon, kia estis "Budapeŝta Informilo". La unua persono al kiu Hungaria Esperanto-Asocio proponis la postenon de redaktoro estis la tiama vicprezidanto, c-ano Imre Szabó, sed li tuj rifuzis. Tiam aperis alia kandidato, ĝuste s-ro Kaszás: li akceptis la postenon, sed efektive eĉ ne unu numero de la planata periodaĵo estis eldonita. "Mi ne konas la kialon de tiu fiasko" atestas sen. Anna Bartek, eksa HEA-estrarano (junio 2010-novembro 2012: ŝi mem ne rekandidatiĝis al la estraro).

[HeKo 611 1-A, 25 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0584 s s