Esperanta Civito

En Bruselo la inaŭgura parlamenta sesio

Ĉio estas preta por la inaŭgura sesio de la dua Civita Parlamento, kies Forumo kaj Senato kunsidos en Bruselo 19-20 marto 2007, en konstruo de  Eŭropa Unio, laŭ invito de EU-parlamentanoj apartenantaj al malsamaj grupoj.

Ne estas la unua fojo, ke nia lingvo eĥos en EU-palaco: aparte impresa estis la internacia konferenco de la Transnacia Radikala Partio en decembro 2003, kiun partoprenis oficiala delegacio de la Esperanta Civito. Sed tiam, kvankam lige kun la lingva politiko de EU, ĉeestis nur la komunikilo, ne Esperantio. En marto okazos do premiero: Esperantio mem gastos ĉe Eŭropa Unio. Kompreneble tio ankoraŭ ne signifas agnoskon por nia popolo, sed almenaŭ ni estas bonvenaj.

Oni konsideru ke la nuna Senato, kun la sola escepto de la minoritata Ruĝa grupo, rigardas pozitive al la procezo de kontinenta integriĝo, kies protagonisto estas EU mem. Kelkaj amikaj EU-parlamentanoj estis invititaj al la kunsidoj, kaj du jam anoncis sian ĉeeston. Probable unu el ili atestos ĉe la ĵura ceremonio (kiel en 2001 faris la urbestro de Loklo en Svislando).

[HeKo 324 9-C, 28 feb 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0592 s s