Esperanta Civito

TEJO kongresos en Togolando, aŭguste 2017


Malgraŭ la perfido de ILEI, kiu organizos sian kongreson en alia kontinento anstataŭ Afriko, la 73a Internacia Junulara Kongreso estas definitive kunvokita al Togolando, urbo Aneho, 5-12 aŭgusto 2017.

La loka organiza komitato momente konsistas el nur tri aktivuloj (hazarde, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon), sed espereble la stabo kreskos.

La estrara decido favora al la kunvoko de IJK en Afriko devis superi diversajn obstaklojn. Inter ili du koncernis specife la internan situacion en la kongreslando. Tiurilate, Burundio estis handikapita ne nur de la politika malstabileco lastatempa, sed ankaŭ de la leĝa malpermeso pri samseksaj rilatoj.

Efektive kaj en Burundio kaj en Togolando samseksemuloj riskas de tri monatoj ĝis du jaroj da prizono. La zorgon pro la sekureco de gejoj kaj lesbaninoj levis gekomitatanoj el Hungario kaj Brazilo, sed evidente tio ne influis la decidon de la estraro de TEJO.

[HeKo 611 5-A, 28 aŭg 16]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Kiu instanco Esperanta en Togolando petis la organizon de IJK en Togolando? Mi tre bone scias, ke JOTE tute ne tion petis. Se JOTE estus tion petinta, mi scius, ĉar JOTE estas tute ligita al UTE kaj komune JOTE kaj UTE decidas pri agado. Mi petas, ke togolandaj esperantistoj respondu la demandon.

La redakcio informas:
Jen la oficiala retpaĝo de TEJO pri tiu kongreso:
http://tejo.org/2016/08/ijk-2017-en-togolando/


S-ro Paweł Fischer-Kotowski komentarias:
Ĉu la Estraro de TEJO povus respondi la zorgojn de gekomitatanoj pri la sekureco de la [samseksamaj] gekongresanoj? Eĉ pli longe pendas mia demando pri la identeco de la invitanto. Ĉu TEJO organizos la kongreson en kunlaboro kun la Afrika Komisiono de UEA aŭ la loka organizanto estos JOTE, la landa sekcio en Togolando?

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Nek JOTE nek UTE invitis, sed organizaĵoj ekster JOTE kaj UTE, kunlabore kun Afrika Komisiono de UEA. Tion asertis la ĉefkunordiganto de tiu komisiono. Nek JOTE nek UTE respondecas, do tute ne enmiksiĝos en tiu afero. Tiel pluakriĝas la divido de afrikanoj, de samlandanoj per esperanto. Ĉu tio donas brilan estontecon al esperanto en Afriko? Respondu gvidantoj de UEA kaj de TEJO.

S-ino Arina Osipova, TEJO-sekretario, informas:
La invitinto de IJK 2017 estas JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj). Benina Organizo de Junaj Esperantistoj esprimas sian deziron kunlabori pri la kongreso. Post monato kadre de Eŭropa-Afrika projekto estas planita renkontiĝo en Benino kaj vizito en Togolando por renkontiĝi kun lokaj esperantistoj kaj vidi IJK-ejon. Post tiu laborvojaĝo certe ni havos pli da kompreno pri la lando kaj pri ĝia (mal)sekureco.
Certe la IJK-teamo kreskos. En Benino okazos seminario pri "Kiel organizi IJKon". Ĝin gvidos esperantistoj, kiuj pertiĝis dum ETEY-trejnado. Ni plans kunlaborigi junajn togolandanojn kun aliaj landaj sekcioj en Afriko kaj aparte kun la benina. Aneho situas apud la limo kun Benino. Tio certe plifaciligos kunlaboron inter JOTE kaj BOJE.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2254 s s 
  Total: 0.2423 s s