Esperanta Civito

Nova paktinto en Madagaskaro


La Forumo de la Esperanta Civito akceptis novan aliĝon al la Pakto: temas pri Centre International d'Espéranto en Antananarivo, Madagaskaro. Ĝia direktoro, c-ano Désiré Rabevazaha, estos ĝia unua delegito ĉe la Forumo mem.

La Centro estas aktiva de multaj jaroj en Madagaskaro. Ĝi estas efika precipe en la universitata medio, kun rimarkinda biblioteko ĉe la beletristika fakultato kaj la partnereco de studenta klubo, kies membroj ankaŭ rajtas peti la esperantan civitanecon. Aliflanke, kiel ofte okazas ekster Eŭropo (ne nur en Afriko: vidu Meksikon), la establo identiĝas grandparte kun iu familio.

"Esperanto multe progresas precipe pro kursoj en universitato kaj lernejoj, sed studentoj kaj lernantoj ne havas eblecon pagi pro malbonaj vivkondiĉoj. Ni bezonas helpon por daŭrigi la agadon sur la instrua kampo. Esperanto estas penada laboro" komunikis c-ano Rabevazaha.

La vickonsulo pri klerigado, c-ino Perla Martinelli, ekzamenos kun CIE la ŝancojn por subteni ĝian aktivecon.

[HeKo 611 9-C, 30 aŭg 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0567 s s