Esperanta Civito

Ĉu negativa referendumo estus seninflua al TEJO?


La Komitato de TEJO definitive aprobis sian novan statuton en Vroclavo, en dato 19 julio 2016. La aprobo ne estis unuanima: dek ses pore, sep kontraŭe, neniu sindetene: efektive ekzistis interna opozicio, precipe ĉirkaŭ Pawel Fischer-Kotowski. La Komitato estis pli kompakta aprobante la kontrakton UEA-TEJO, nomatan "Regularo pri kunlaboro": dek kvin / unu / kvin.

Sekve de tiuj aproboj, TEJO estas jam jure memstara organizo, kun decida sendependeco kongrue al la EU-postulo por eksteraj rilatoj: ne esti subdirektata en siaj decidoj fare de ajna ekstera aŭtoritato.

En Nitro la UEA-Komitato ratifis la novan TEJO-statuton. Nun necesas lasta formala paŝo, per referendumo de la UEA-anaro. "Antiraŭmistoj klopodas ludi sian lastan karton tie, sed vane," opinias d-ro Giorgio Silfer, organiza konsilisto kaj fakulo pri parlamenta juro. Laŭ li eventuale negativa rezulto de la referendumo (ekzemple manko de kvorumo) estus jam seninflua por la sorto de TEJO.

"Sufiĉus ke TEJO fiksus sian adreson aliloke ol en Nieuwe Binnenweg 176: ne nepre aliurbe, eĉ ne alistrate. Tamen devus ekzisti efektiva lukontrakto inter TEJO kaj la proprietulo de la nemoveblaĵo. Se TEJO estas registrita en Nederlando, havas propran juran personecon, alian sidejon ol UEA kaj financan aŭtonomion, ĝi povas eĉ fajfi pri la rezulto de la referendumo. Eĉ povus esti pli bone por TEJO: aŭtomate ne ekvalidus la kontrakto kun UEA en sia nuna formulo, kaj necesus alia, por kiu TEJO povus intertraktadi el pozicio de forto" daŭrigas c-ano Silfer. "Multe pli ol la rezulto de la referendumo gravas la opinio de la EU-instanco donanta subvencion."

Tamen en la UEA-statuto restus, ke TEJO estas ĝia integra parto... "Ankaŭ la TEJO-statuto jam nun diverĝas enhave de tiu de UEA: ekzemple ĝi preskribas la novan kategorion de 'senpagaj membroj', kiu mankas (kaj eble plu mankos) ĉe UEA" konkludas c-ano Silfer. "Nur domaĝe ke la TEJO-Komitato ne aprobis unuanime la statutreformon: kompakta asocio estus multe pli efika ol dividita, se la antiraŭmistoj entirus ĝin en bedaŭrindan konfronton."

[HeKo 612 1-A, 31 aŭg 16]

S-ro Dietrich Weidmann komentarias:
La koncepto de "decida sendependeco" estas kompleta iluzio kaj absurdaĵo, kaj mi ripetas, mi kontraŭstaras sendependecon de TEJO. Dum TEJO estas junulara sekcio de UEA kaj uzas la infrastrukturon de UEA, ĝi dependas de ĝi.

Sen. Giorgio Silfer komentarias:
TEJO ne estas plu la junulara sekcio de UEA, sed la asocio al kiu UEA konfidas la administradon de sia pli juna membraro. Iam TEJO estis speco de vaste strukturita UEA-komisiono, nun ĝi estas establo mandatita de UEA (por kompreni la koncepton vidu la artikolon 394 Svisa Kodo). Krome, TEJO ne uzas la infrastrukturon de UEA, sed luas ĝin pagante luprezon: ĉu realan aŭ simbolan, tio ne gravas.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0567 s s