Esperanta Civito

Svisa enciklopedio pri la Esperanta Civito


La ĵus eldonita svisa enciklopedio planlingva "Universalaj Lingvoj en Svislando", aŭtorita de Andreas Künzli kaj eldonita de SES/CDELI, impresas monumente per siaj 1.130 paĝoj. El ili ok estas dediĉitaj al la kelkjara Esperanta Civito: tre rimarkinda kvanto, se konsideri ke al UEA (1908-1947) plus IEL>UEA (1936-ĝis nun) la aŭtoro dediĉis nur dek unu, kaj al SAT (1921-ĝis nun) apenaŭ tri (sub la anonima titolo "Laboristoj").

La enciklopedio ĝenerale montras redaktan kompetenton, specife en la grafiko, kun eksterordinara bildosortimento, kio pruvas interalie la valoron de CDELI kiel trezorejo por esploristoj kaj interlingvistoj. Sed la tutan verkon recenzos aliaj periodaĵoj, kiuj ricevis ĝin tiucele: ĉi tie ni limiĝas je unu temo.

La paĝoj pri la Civito, same kiel la ceteraj en la tuta libro, montras ke inter la verkofino en 2005 kaj la surmerkatigo (januaro 2007) pasis preskaŭ du jaroj, sed probable pri tiu tempa distanco ne responsas la aŭtoro. Eventuale la strebo de lastmonata/lastminuta ĝisdatigo povas kontraŭefiki, kiel okaze de la mencio pri la Lingva Komitato de Esperantio (funkcianta ekde oktobro 2006), misprezentita kiel alternativo al la Akademio de Esperanto.

La granda atento de la aŭtoro pri la tuta fenomeno estas per si mem laŭdinda, des pli ke li havas neniun meriton pri ĝi. Laŭdinda estas ankaŭ la metodo de rekta transskribo el la fontoj, kaj estus ankaŭ la metodo de la parolvico asignita ĉu al la subtenantoj ĉu al la kritikantoj. Estus, se ĉi-lastan metodon la aŭtoro aplikus sisteme, aŭ ankaŭ aliloke -- male, ĝi ŝajnas privilegio rezervita al la Civito.

Ne laŭdinda estas la grado de emfazo pri la esprimitaj opinioj, kiu iom post iom perdas je ekvilibro, laŭ diversaj manieroj -- jen menciante gravajn UEA-gvidantojn nur kiel mildajn simpatiantojn, dum ili petis la civitanecon kaj eĉ foje altrangas en la Civitaj instancoj; jen substrekante la opinion de tute periferiaj bankrotuloj, ĉar ĝi eble kongruas kun la opinio de la aŭtoro mem. Tiele, "paŝo post paŝo" kaj paĝon post paĝo, la aŭtoro eĉ malkovras sin mem kiel ne fidindan historiografon, ĉar simpatianta al homoj kiuj emas kaŝi la deliktojn kiuj makulas la lastajn jardekojn de IEL>UEA. Eraro aparte grava ĉe homo, kiu konas kaj cirkonstancojn kaj viktimojn.

La kvalitofalo estas des pli granda kiam la aŭtoro elektas skandalgazeton kiel fidindan fonton, aŭ kiam li utiligas opinion esprimitan en pamfleto verkita en 1993 por taksi fenomenon kiu startos en 2002.

Restas tamen nekontestebla fakto: Andreas Künzli perceptas ke io tre grava ekestis en Svislando (interalie, ĝuste en CDELI estis lanĉita la Pakto, 10 aŭgusto 1998) kaj ne silentas pri ĝi, kvankam li neniom ĉeestis. En 1980 c-ano Silfer akompanis lin ĝis Finnlando: li ĉeestis en Raŭmo sed la Manifeston ne subskribis. Post kvarono de jarcento, jam videblas progreso.

[HeKo 325 2-A, 2 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0540 s s