Esperanta Civito

Kurso en la naturamika Esperanto-Domo


De lundo la 3a ĝis vendredo la 7a de oktobro 2016, 10h00-13h00, prof. Giorgio Silfer gvidos intensivan kurson por komencantoj en la naturamika Esperanto-Domo de Malago, strato Ricardo de la Vega 14.

Por la efiko de la kurso la instruisto ne akceptas pli ol kvin gelernantojn. Libera kontribuo por la didaktika materialo kaj Esperanta Naturamikaro.

Samtempe la kurso por progresantoj prizorgata de c-ano Julio Herrero didaktike aktivos per komedieto verkita de Pedro Carrillo, kiu debutis kiel kabaretisto en nia lingvo dum la unua Arta Renkonto Transnacia en Esperanto.

Inter la partoprenantoj en la intensiva kurso estos grava gasto: la svisa verkisto (el turka origino) Zeki Ergas. Li ankaŭ renkontos lokajn intelektulojn dum sia restado en Malago.

(HeKo 613 9-B, 12 sep 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0476 s s 
  Total: 0.0631 s s