Esperanta Civito

Dua debato pri la stato de Eŭrpa Unio

EU-Parlamento aŭskultis kaj debatis hieraŭ la jaran paroladon pri la stato de la Unio, fare de la Komisiona Prezidanto Jean-Claude Juncker, kiu ĉi-foje ne sin esprimis en la angla.

"Populismo, senokupiteco, socia malegaleco estas kelkaj el la fundamentaj defioj de Eŭropa Unio" diris prezidanto Juncker. La krizo pro azilpetantoj, la brita secesio kaj la lukto kontraŭ terorismo estis aliaj temoj diskutitaj en la aŭlo.

"Populismo ne solvas la problemojn, sed kreas ilin" emfazis Juncker. Rilate la secesion de Britio, li deklaris ke "eĉ profunde bedaŭrante, ni respektas la decidon de Londono, sed EU per si mem ne estas en danĝero. Ni estus feliĉaj ricevi la peton kiu ebligus al Brexit estis plenumita kiel eble plej baldaŭ". La novaj rilatoj kun Britio ne inkluzivos aliron "à la carte" al la komuna merkato.

Pri la azilpetantoj prezidanto Juncker diris, ke "ni komencis vidi solidarecon, sed oni devas fari pli multon". Li proponis la kreon de eŭropa volontula korpuso kaj novan investoplanon por Afriko.

Super la debato ŝvebis la atendo por la ĉi-semajna konferenco en Bratislavo, kadre de la slovaka EU-prezido. La plej dekstraj partioj kritikis la paroladon de prezidanto Juncker, kaj Marine Le Pen anoncis ke ŝi iniciatos "Frexit", se ŝi fariĝos prezidento de Francio. La plimulto aprobinta la rezolucion post la brita referendumo subtenis la ideojn en la parolado, kun malsamaj akcentoj: ekzemple la Verduloj prioritatigas la ratifon de la pariza akordo pri klimato, el la pasinta novembro.

Tial ke la grupestroj estas okcidentanoj, la sola rimarkinda voĉo el oriento estis tiu de Ivan Korčok, slovaka ŝtatsekretario, aŭguranta sinceran kaj apertan debaton ekde morgaŭ en Bratislavo, por trovi "komunan terenon pri migrado kaj sekureco, interna kaj ekstera".

[HeKo 614 4-E, 15 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0607 s s