Esperanta Civito

Lariko Golden pri periodigoj de nia literaturo

Tre interesa literatura kafejo antaŭhieraŭ en Budapeŝto, zorge de Fajszi Amika Rondo kaj sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko.

Gastis Lariko Golden kiu, post enkonduko de la FAR-prezidanto, György Nanofvszky, parolis pri la periodigoj de la esperanto-literaturo. La temon hungaraj esperantologoj ŝatas enfokusigi ankaŭ ĉe literaturaj kursoj (ekzemple Vilmos Benczik kaj István Ertl ĉe UAM en Poznano), kaj lastatempe ĝi des pli aktualiĝis pro la periodigo en "Historio de la esperanta literaturo". 

Ni memoru ke Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer definitive superas la klasikan periodigon bazitan sur la mondmilitoj: laŭ ili, la eventoj en Ruslando fine de la 1910aj kaj la ĝeneraligo de la malpermesoj kaj persekutoj ekde 1937 pli grave influis ol la militoj mem, ekzemple.

La literatura kafejo arigis nian budapeŝtan inteligencion: interalie ĉeestis profesoroj Benczik (unuafoje kiel aŭskultanto), Bujdosó kaj Wacha.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 614 7-B, 17 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0602 s s 
  Total: 0.0736 s s