Esperanta Civito

La sagaco de Enĉi

La longa felietono de la sendependiĝo de TEJO atingas la lastan ĉapitron: la membraro de UEA, en maniero heterogena por ne diri heteroklita, referendumas pri statutreformo kiu ratifas la jam aprobitan reformon de la TEJO-statuto.

La junularo strebas al sendependeco ekde 1997, kiam la IJK en Asizo aprobis la koncernan rezolucion. Dum du jardekoj la burokrata aparato baris tion: necesis la emeritiĝo de Osmo Buller por proksimiĝi al la celo. Ne jam atingi, ĉar s-ro Buller nun gvidas la kampanjon kontraŭ la statutreformo, kune kun Renato Corsetti, Dietrich Weidmann, Loes Demmendaal kaj, ariere, Mireille Grosjean, Tuomo Grundström, Ileana Schrøder kaj aliaj, inkluzive de TEJO-komitatano Pawel Fischer-Kotowski.

Estas do certa organiza filozofio, aksita sur la finvenkisma burokratio, la ĉefa fronto kiu rezistas kontraŭ la sendependiĝo de TEJO. Tiun fronton ne breĉis la tri argumentoj de Enĉi Barkoviĉ, tiama TEJO-komitatanino. Vi povas (re)legi ŝian tre sagacan artikolon en HdE 2041 (12:2003): ĝi restas plene aktuala.

La junularo atendis du jardekojn ne nur pro la cerbera ĉeesto de eksoficisto de la komunista partio en Finnlando: ne ĉio kion li kontraŭis maltrafis la celon – ekzemple pri UKoj, lia rezisto kontraŭ Moskvo “homofobia” sukcesis, sed ne tiu kontraŭ Israelo “palestinomurda”. La argumentoj de f-ino Barkoviĉ estis tro raciaj kaj laikaj, por medio regata de monoteismo, nome kies dio estas mono. La gvidantaro de TEJO trovis la sufiĉan rezolutecon por kolizii kun la bullerismo nur kiam montriĝis, ke la aŭtonomio necesas por akiri monon kaj gardi ĝin. Praktike kiam eksteraj subvencioj komencis kreski ĝis grandioza dimensio, kun la ebleco dungi proprajn homojn.

(Giorgio Silfer)

Legu pli en Heroldo de Esperanto 2263 (13:2016)

[HeKo 615 3-B, 20 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0656 s s 
  Total: 0.0796 s s