Esperanta Civito

Hispanino la nova sekretario de IYNF

Esther Vallado el Gijón (Asturio) estas la nova ĝenerala sekretario de Internacia Junularo de Naturamikoj (IYNF). Ŝi jam survojas al Prago, kie situas la Centra Oficejo de la junulara sekcio de NFI, dum la Naturamika Internacio situas en Vieno.

Efektive, la naturamika junularo estas de ĉiam jure sendependa de la "pli aĝa" organizo, kaj havas alian tipon de partnereco ol ekzemple TEJO kun UEA: kio interalie ŝirmas ĝin kontraŭ la problemoj internaj al NFI.

Esther Vallado de longe aktivas por ekologio kaj edukado al biodiverseco. Ŝi kreis kaj gvidas tiucelan societon en Hispanio, en kontakto ankaŭ kun Esperanta Naturamikaro.

Esperanta Naturamikaro, kiu membras en IYNF por Hispanio, deziras al ŝi multe da sukceso.

[HeKo 615 9-B, 25 sep 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0578 s s