Esperanta Civito

Nek sekreta nek adrese neŭtra la UEA-referendumo

La membraro de Universala Esperanto-Asocio ne voĉdonos sekrete pri la statutreformo. Tion anoncis prezidanto Mark Fettes, kaŭzante embarasajn komentariojn ĉe la membraro.

"Alivorte la voĉdonado estas publika kaj eblas komputile starigi la liston de la bonuloj kaj de la malbonuloj. Mi devas diri, ke la Centra Komitato de la Bulgara Komunista Partio neniam atingis ion tian" diris d-ro Renato Corsetti, al kies ironio d-ro Francesco Maurelli respondis kaŭstike, malfermante Pandoran skatolon:

"Mirigas min via rimarko, kiam mi spektis antaŭ epokoj kiel vi mem traktas serioze sekretajn voĉdonojn. Eble vi memoras kiel vi aranĝis la kontroladon de la "sekretaj" voĉdonoj por la elektoj en la Akademio, en la aŭtomobilo de Michela [Lipari], kaj la komentojn de vi ambaŭ. Eble pro tio vi nun tiom multe bruas: vi timas ke aliaj kondutos kiel vi du."

Nu, tio signifus, ke burleska estis la akademia baloto, kaj burleska estas la nuna UEA-referendumo...

Kontraŭ Osmo Buller el d-ro Maurelli flugas eĉ pli pezaj vortoj: "Kun kia kuraĝo vi parolas pri tono kaj stilo, kiam tiu de mi uzata estas ege pli milda, kaj pli konstrua ol la via? Anstataŭ juĝi alies stilojn, montru per ekzemploj. Viaj ĝisnunaj iras en alia direkto ol viaj vortoj."  Siavice, prezidanto Mandirola difinis Osmon milde paranoja... Efektive, leginte la replikon de Buller al Maurelli, oni rajtas suspekti ke s-ro Mandirola pravas.

Tial ke ĉiuj balotiloj iros al unu adreso en Roterdamo kaj mankas neŭtraleco en tiu adreso kaj ĉe la ricevanto (ja ne temas pri notario, sed pri la nuna direktoro), la perplekso de kelkaj membroj ŝajnas pli ol komprenebla.

[HeKo 616 8-A, 1 okt 16]

UEA-ano havanta la esperantan civitanecon komentarias:
Se prezidanto Fettes ne kuplas la referendumon al peto de konfido en la estraro kaj specife en li mem, la statutreformo (specife la sendependiĝo de TEJO) ne estos aprobita. La sorto de TEJO estas ligita al tiu demarŝo de Fettes.

Sen. Giorgio Silfer komentarias:
Estus tro riske por s-ro Fettes, ne plu tiel populara kiel antaŭ kvar jaroj. Oni klare akuzas lin pro la krizo de lia asocio. Forigi lin antaŭtempe estas la espero de la antiraŭmistoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0533 s s