Esperanta Civito

Filmo pri Institut Zamenhof


En februaro 2007 aperis en Nederlando nova filmeto sur DVD-disko, 12-minuta pri la historio de Instituto Zamenhof. IZo estas privata lernejo en Togolando, kiu instruas la kutimajn lernejajn fakojn al 300 lernantoj, de 6- ĝis 16-jaraj. Ili krome lernas esperanton, komputiladon kaj aliajn nekutimajn fakojn.

Krome IZo gastigis la Afrikan Oficejon de UEA de septembro 2004 ghis decembro 2005, kaj poste la Afrikan Centron Esperantistan, kiu estas sendependa de iu ajn organizaĵo, esperanta kaj ne esperanta. En IZo okazis kaj regule okazas seminarioj, kursoj, kunvenoj: interalie la unua Afrika Esperantologia Semajno, kunlabore inter TIETo (posedanto de IZo) kaj KCE el Svislando, ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito. IZo do estas stabila kaj konstanta edukejo de kapablaj esperantistoj.

La filmeto estas trifoje registrita sur la lumdisko, en la nederlanda, en la franca kaj en esperanto. Ĝi celas interesi unuavice neesperantistojn, por ke tiuj ĉiujare subtenadu la lernejon per donaco de 50 eŭroj. Mendoj tra <info@eenschoolintogo.nl>.

[HeKo 325 5-B, 5 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0570 s s