Esperanta Civito

Kvar demandoj al la ĉefkandidatoj por la Senato

1) Al kiuj politikaj partioj aŭ movadoj ekster Esperantio referencas la programoj de via listo?

Respondas la Verda Listo (Chamberline Nguefack Zedong n-ro 1; Giorgio Silfer n-ro 2):
Al neniu specife, kvankam ni atentas pri la proponoj el la ekologiismaj, socialdemokrataj, sekularigaj kaj mondialismaj subjektoj. Ni ne estas parto de tiu maldekstro kiu insistas pri klasbatalo, sed de la fronto kiu aktivas por civilaj rajtoj.

Respondas la Blanka Listo (Anna Bartek n-ro 1; Mushosi Birindwa n-ro 2):
Al tiuj kiu plej subtenas la familion kiel kernon de la homa socio. Se temas pri kristanismo, ni referencas al la eklezioj, precipe al tiuj pli modernaj rilate la rolon de la virinoj. Tial ni aktivas ankaŭ feminisme, kun rilato al la Internacia Konsilio de Virinoj, kaj profunda konscio pri la graveco de la politika rolo de virinoj, unuavice en Afriko.

2) Kion proponas via listo rilate al la eksteraj agnoskoj pri esperanto ĝenerale kaj pri la Civito entute?

Respondas la Verdaj ĉefkandidatoj:
Eksteraj agnoskoj pri esperanto dependas precipe de la aktiveco de niaj paktintoj, kuplitaj al prestiĝaj tegmentaj organizoj: PEN Internacia, Naturamika Internacio, Internacia Konsilio de Virinoj... Por la Civito mem gravas la rilatoj kun subjektoj strebantaj al internacia agnosko, kiuj situas interalie en UNPO. Devas kreski nia diplomatia kompetento: tiucele la ekesto de legacioj en Eŭropo estis grava paŝo.

Respondas la Blankaj ĉefkandidatoj:
Multe pli da aranĝoj ankaŭ al neesperantista publiko, kaj flegi rilatojn kun la Civilaj Servoj ne esperantistaj.

3) Kia strategio rilate al la internaciaj organizoj, unuavice Unuiĝintaj Nacioj?

Respondas la Verdaj ĉefkandidatoj:
UN bezonas reformon en mondfederisma direkto, laŭ la indiko de Edmond Privat en "Federala sperto". Ni subtenas la strebojn al tio. Ĉiuokaze, ni rifuzas la aŭtomatan subordiĝon al ĉiu UN-direktivo: tian konformismon ni lasas al UEA. Ni subordiĝas al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, ne al Uneskismo.

Respondas la Blankaj ĉefkandidatoj:
Estus inde havi rilatojn kun UN. Informadi ilin pri niaj aktivecoj. Tio estus premiso por tute nova aliro, bazita sur la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj kaj la lingva dimensio de la biodiverseco.

4) Azilpetantoj, fuĝantoj, rifuĝintoj: kia strategio por ili en Esperantio?

Respondas la Verdaj ĉefkandidatoj:
Por popolo, kies originala literaturo trovis sian unuan “lingvospacon” ĝuste en militkaptitejo, estas normale interesiĝi pozitive pri la problemaro de la azilpetantoj. Oni devas ankaŭ distingi inter ekzilo, azilo, migrado. Elmigrado kamuflita per azilpeto estas socia miso. Ĉiukaze, necesas fortigi en la esperanta popolo la kompetenton pri la interkulturaj demandoj.

Respondas la Blankaj ĉefkandidatoj:
En Esperantio tute certe helpi ilin trovi lokojn por loĝi, eĉ se nur provizore. Kaj mi mem kiel rifuĝinto en Burundio el Kongolando proponas batali por trovi ejon por rifuĝintoj kaj defendi ties rajtojn kaj influi al registaroj por evitigi tian almigradon.

(daŭrigote)

[HeKo 617 3-C, 4 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0122 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0570 s s