Esperanta Civito

Kvin demandoj al la ĉefkandidatoj por la Senato

5) Kion vi proponas por perfektigi la internan demokration de la Civito?

Respondas la Blanka Listo (Anna Bartek n-ro 1; Mushosi Birindwa n-ro 2):
La demokratio bone funkcias ene de la Civito. Ni tamen volas atingi la plenan proporciecon, sen premio de ses postenoj en la Senato, por la gajninta listo.

Respondas la Verda Listo (Chamberline Nguefack Zedong n-ro 1; Giorgio Silfer n-ro 2):
Ĝis nun ne estis bezono de referendumo, kio ŝajnigas nian demokration ne sufiĉe rekta: eble en la nova mandato okazos la unua referendumo, aplike de Lex signorum. La plena proporcieco en la senataj elektoj maloportunas, se konkuras pli ol du listoj kaj ili preskaŭ egalas laŭ forto. La klaŭzo de tri kvaronoj necesaj por modifi la Konstitucion garantias la minoritatojn: kun la plena proporcieco necesus malaltigi la kvorumon. Sed la Verdanoj povus konsenti pri redukto de la premio, al kvin anstataŭ ses (origine estis ok).

6) Kiuj devas esti la prioritatoj de la Civito rilate al la E-instruado?

Respondas la Blankaj ĉefkandidatoj:
Havi pli kaj pli da instruistoj de nia lingvo ene de la Esperanta Civito. Laŭeble havi ankaŭ pliajn ekzamenantojn. Al afrikanoj helpi havigi instrumaterialojn ĉefe en lernejojn. Aldone, rilate Afrikon, organizi LTSEC laŭ afrika kulturo kaj do konforme al nia ĉiutagaĵo. Foje la ekzamenmaterialoj kaj demandaro estas eŭropanecaj, kio ne estas bona. Ankaŭ oni asociigu afrikanojn en la preparo de la testoj.

Respondas la Verdaj ĉefkandidatoj:
La bezonoj de la esperanto-familioj kaj la esperantologia klerigo ĉe fluaj parolantoj. Valorigi tiucele Afrikan Esperanto-Instituton kaj organizi esperantologiajn semajnojn en diversaj kontinentoj.

7) Kion vi proponas por la familio?

Respondas la Blankaj ĉefkandidatoj:
La familio konsistas el malsamaj seksoj. Ni ne apogas la egaligon de la samseksaj paroj al la geedzaj. La Blankanoj neniam subtenos revizion de Lex Valeria tiudirekten.

Respondas la Verdaj ĉefkandidatoj:
Ni subtenas klerigan denaskismon, kaj helpos la familiojn tiudirekte.

8) Kiuj prioritatoj por la Civita banko en la venonta jarkvino?

Respondas la Blankaj ĉefkandidatoj:
Estas malfacile respondi, ĉar ili estas multaj. Sed ekzemple, ellabori strategiojn por fortigi Esperantion: konstrui lernejon en Afriko kie oni povas ellerni kaj nian lingvon kaj ĝian kulturon, por ke baldaŭ Afriko okazigu gravajn eventojn proprarimede.

Respondas la Verdaj ĉefkandidatoj:
Daŭrigi la strategion helpi la paktintojn akiri propran nemoveblaĵon. Evoluigi la kreditan sistemon laŭ la principoj de islama banko, ne kuplitan al la interezo sed al la socia kooperado. Subteni la Civitan strukturon (interalie la legaciojn), tra la kvestora kaso.

9) Kion vi proponas por Afriko?

Respondas la Blankaj ĉefkandidatoj:
Al afrikaj esperanto-aranĝoj inviti ankaŭ neesperantistan publikon. Plie, helpi afrikanojn trejniĝi, liberiĝi kaj precipe memfinanci sin.

Respondas la Verdaj ĉefkandidatoj:
Nia referenco estas la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, lanĉita en 2005 kaj aprobita de la Afrika Kongreso de Eo en 2015.

(daŭrigote)

[HeKo 618 1-C, 10 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0375 s s 
  Total: 0.0514 s s