Esperanta Civito

Naturamikoj kun la Malaga Provinco por la klimato

La provinca administracio de Malago invitis Esperantan Naturamikaron / Esperantistas Amigos de la Naturaleza partopreni en sia kampanjo kontraŭ la klimata ŝanĝo, oficiale lanĉita hodiaŭ en ĉeesto de dekoj da establoj. ENa estis reprezentata de sia membro Pedro Carrillo.

La kampanjo celas redukti je 20% ĝis 2020 la negativan efikon de la karbona anhidrido (aŭ karbondioksido) en la provinco, kies teritorio ampleksas la faman Marbordon de la Suno sed ankaŭ montaron. Por atingi la celon la unua rimedo estas forstado: miliono da arboj estos plantitaj dum la venontaj jaroj.

La provinca administracio volas bremsi la klimatan ŝanĝon ankaŭ stimulante la uzon de daŭrebla energio. Samtempe ĝi plivastigos la reton de "verdaj vojoj" kaj plu valorigos turismon kuplitan al la respekto de la naturo.

La Esperantaj Naturamikoj subtenas tiun strategion.

[HeKo 618 5-B, 14 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0803 s s