Esperanta Civito

Pli da postenoj ol kandidatoj


Ĉu eblas ke en demokratio estu malpli da kandidatoj ol postenoj en konkuro? "Jes, eblas, kaj tio estas interpretebla nur en unu maniero: ke la demokratio krizas", komentarias Giorgio Silfer, profesie politologo kaj parlamenta asistanto dum dek kvin jaroj.

"La motivoj estas diversaj," li daŭrigas, "sed esence nur du: aŭ timo (por si kaj sia familio, se temas pri opoziciulo) aŭ malestimo kaj protesto kontraŭ la institucioj. En la dua kazo eblas konkreta kialo (ekz. la aŭtoritato ne plenumis promeson, tial la vilaĝanoj dizertas el la politika vivo), simpla ajnismo aŭ ideologia antaŭjuĝo (kiel ĉe anarkiistoj kaj kelkaj religiaj sektoj)."

Demandite pri la specifa kazo de UEA, kie el 6.000 membroj nur kvin kandidatiĝis por sep postenoj, prof. Silfer respondas, ke "ne la baloto (aŭ la mankinta baloto) estus nevalida, sed la instanco por kiu oni devis baloti. Ĉi-kaze, la Komitato ne estus tute legitima, ĉar ĝi ne estus kompleta. Se UEA-ano volus ĉikani sian asocion pro estonta decido de la Komitato, kiu ial malplaĉus al li, helpe de lerta kaj malica juristo nederlanda li tion sukcesus, ĝis nuligo de ĉiuj decidoj en Jokohamo! Kompreneble tio estas tute teoria kazo. Eĉ granda ĉikanulo kiel Marco Pannella ne sukcesis delegitimigi la italan parlamenton dum la antaŭa mandato: tiam kelkaj seĝoj restis vakaj ĉar la partio de Berlusconi atingis pli da postenoj ol havis da kandidatoj."

"Ĉiukaze," konkludas c-ano Silfer "en UEA demokratio krizas. Verŝajne ne pro timo, sed pro malestimo aŭ protesto: la reganta klaso (inkluzive de la burokrata aparato) devus foje fari memkritikon. Sen memkritiko, restus nur unu klarigo: ke UEA agnoskas sin denaske maldemokratia, kiel estas normale por komerca entrepreno aŭ por futbala societo. Sed en tiu ĉi kazo, manke de ekonomiaj aŭ strategiaj atingoj, la akciuloj emeritigas aŭ maldungas prezidanton kaj manaĝeron."

[HeKo 325 8-A, 7 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0604 s s