Esperanta Civito

Schäffer revas pli ol tricent mil eŭrojn

La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, Martin Schäffer, anoncis la esperon akiri tricent mil eŭrojn da subvencioj por 2017. Tia sumo situas en la aprobota UEA-buĝeto. Temus pri subvencioj unuafoje petotaj, do sen la fundamento de rutina ripetado.

Kiel ĉiu administranto scias, la sola (eventuale) fidinda spezkalkulo estas la definitiva, jarfine. Buĝetoj povas esti nur revolisto. Ĉu tio estas la kazo de la nun proponata?

S-ro Schäffer donas detalojn:

"Ni planas subvencipeti por EVS volontuloj (EVS = Eŭropa Volontula Servo): 20 mil EUR. Tiun sumon ni ankaŭ elspezos por la volontuloj dum ilia restado en la Centra Oficejo. La sumo esperinde venos de la nederlanda Nacia Agentejo Erasmus+."

"Ni ankaŭ identigis eblojn peti subvenciojn por kelkaj programeroj de la UK en la grandeco de 40 mil EUR. Por la kultura programo ni specife planas direkti subvencipetojn al ŝtataj organoj."

"Ni krome planas subvencipeti por niaj Statutaj celoj c) kaj ĉ) en la alteco de 250 mil EUR. De tiu sumo 15-50 mil EUR (depende de la subvencidonanto) estos rekte uzeblaj por kovri salajrokostojn, aldone, pliaj sumoj estas uzeblaj ekz. por la strategiaj prioritatoj 1.1 kaj 1.3 kaj al la buĝetlinio V revuo Esperanto. Tiajn subvencipetojn ni planas fari al internaciaj instancoj (kiel ekz. EuropeAid) por tutmonda agado."

Sed kio okazus, se la esperoj ne realiĝus? "Kaze de nericevo de sufiĉe da subvencioj, ni devos tranĉi ĉe aliaj elspezoj aŭ alimaniere kreskigi niajn enspezojn por ekvilibra buĝeto" diras Schäffer. Sagace.

Kurioze, neniu mencias unu eblan, kaj certe ne fantazian, enspezofonton: la vendo de apartamento kiun UEA heredis en Montpeljero, sed pri kiu oni ne parolas. Ba!

Indas rimarki ke en la UEA-estraro liveranta ĉi tiun buĝeton sidas dungitino de agentejo Kosmo, kiu kutimas prizorgi subvencipetojn de TEJO ĉe la samaj institucioj.

[HeKo 619 3-A, 19 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0810 s s 
  Total: 0.0945 s s