Esperanta Civito

Kandidatoj 2016 al la Senato: Etel Zavadlav (Blanka Listo)

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

Pri mi persone:
Post terura vivo kaj longjara sufero de molestado flanke de mia eksa edzo, mi estiĝis dependanto de drogoj kaj alkoholaĵo. Intertempe mi serĉis eliron el la hejma infero, ankaŭ pere de esperanto, sed ne trovis ĝin. Finfine mi konvertiĝis al Jesuo Kristo, trapasante programon de rehabilitado en komunumo, kiu daŭris proksimume du jarojn.

Pri mia programo:
Mi ne konsentas pri kunlaboro kun UN, ĉar ĝi estas kontraŭkristana organizo. Ankaŭ mi ne plu subtenas feminismon, ĉar ĝi ne estas spirita realeco sed homa invento kiel reago al violento -- sed maltrafa.

La nura helpo kiun mi proponas al ĉiuj suferantoj (virinoj kaj viroj) estas akcepto de Dia helpo pere de Jesuo. Nur lavado de la pekema homa naturo kaj konvertiĝo al Dio rezultas per nova homo -- novnaskita de sankta spirito.
Tion mi spertis proprahaŭte kaj povas longe paroli pri tio, kun celo disvastigi la veron kaj konvinki aliajn pri nepra bezono de konvertiĝo.

Ekumenismon ankaŭ mi ne subtenas, ĉar la plejmulto de hodiaŭaj eklezioj (katolika, ortodoksa kaj protestanta) estas la malo ol vera kristanismo kia ĝi estis komence.

Do, mia programo ŝajnas rigida kaj ekskludema.

Koran saluton,
Etel Zavadlav
(Blanka Listo)

[HeKo 619 6-C, 21 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0588 s s