Esperanta Civito

Densa aŭtuna programo en la naturamika Domo

Post la intensiva esperanto-kurso komence de oktobro, la tre interesa prelego de prof. Zeki Ergas kaj la lingvotesta sesio, jen la naturamika Esperanto-Domo gastigos aliajn aranĝojn ĉi-aŭtune en la milda klimato de Malago.

C-ano Bertil Nilsson, hindologo, gastos ĉe literatura kafejo 22 novembro 2016, prezentante la verkon "La perfektiĝo de jogo" kaj enkondukante diskuton pri la rilato inter naturo kaj orienta mistikismo.

Fine de novembro sen. Giorgio Silfer gvidos kvintagan intensivan kurson pri la historio de Esperantio. La kurso disvolviĝos ĉiumatene kaj finiĝos 2 decembro 2016.

Ĵaŭdon la 15an de decembro Esperanta Naturamikaro kaj la loka societo "Marbordo de la Suno" festos kune la Tagon de la Esperanta Kulturo. Dum la vespero eblos voĉdoni por la Civita Senato kaj okazos la skrutinio.

Krome, prof. Carlos Spinola estas organizanta prelegon pri la originala esperanta literaturo, ĉe la universitato de Malago, kunlabore kun Esperanta Naturamikaro.

Informas: naturamik ĉe esperantio.net aŭ nia redakcio.

[HeKo 619 7-B, 21 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0580 s s