Esperanta Civito

Kandidatoj 2016 al la Senato: Mushosi Birindwa (Blanka Listo)

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

Mi nomiĝas Birindwa Mushosi Jean Thomas, mi naskiĝis la 1an de septembro 1972 en Bukavu, ĉefurbo de la Provinco de Sud-Kivuo, oriente de Kongolando Respublika,eksa Zairo. Krom la angla, mi ankaŭ licenciiĝis pri ekonomikaj sciencoj ĉe la fakultatoj (fako: comptabilité et études bancaires). Mi profesie instruas kaj la anglan kaj la librotenadon en mezgrada lernejo.

Mi eklernis esperanton de post 1998 kaj Hans Bakker (Li ripozu pace sur la sino de Abraham) kungvidis mian formadon, apud la loka instruinto s-ro Bertin Kikulu. Baldaŭ mi diplomiĝis pri esperanto kaj daŭre korespondas, kio min kuplis al la esperanta rondaro ĝis mi konatiĝis kun la Esperanta Civito.

Pro senĉesaj kaj senkompantaj militoj en Kongolando mi rifuĝis al Burundio, kie mi loĝas ekde 2000. Eĉ rifuĝeje Hans ne forlasis min, li kuplis min al multaj amikoj, al kiuj mi estu dankema. En Burundio mi enkondukis la lingvon kiel devigan kurson en la malgrandan porpastran seminariejon de Ciya ekde 2002. El la tiamaj lernintoj multe jam pastriĝis kaj bone parolas esperanton. Mi estas patro de tri infanoj el kiuj unu knabo. Mi edukiĝis kristane kaj tiel mi edukas mian familion.

Mi spertis teruraĵojn en mia vivo, kiam ribeluloj volis mortigi min pro mia morfologio (tuca). Dufoje soldatoj enkarcerigis min, ĉar suspektita kunlabori kun la invadinto (ruanda registaro), kies armeo tiam sieĝis la orienton de Kongolando. Poste, kvarfoje, mi riskis morton de ruandaj soldatoj en Kongolando dum la invado, ili serĉis kaj masakris intelektularon por malfortigi la nacion kaj redukti la nombron de eblaj opoziciantoj (ofte, intelektuloj).

En mia programo, mi subtenas malsamseksan familion, sed samtempe mi rekomendas TOLEREMON NE PERSEKUTADON al samseksa edziĝo, cele helpi samseksemulojn ŝanĝi sian seksan orientiĝon. Kial toleremo, do nek ekskludemo nek diskriminacio de la socio? Dio mem finfine komprenis, ke homo estas neperfekta; ĉar kvankam la perfekteco estas idealo, tamen homo heredis pekemon kaj lia/ŝia konvertiĝo estas grada, ne perforta.  Konscie tion, Dio promesis ne plu venigi la akvon de Noa (aŭ la fajron de Lot) sur la teron por ekstermi la homon de la surfaco de la tero (Jesaja 54: 5-9).

 Mi ankaŭ subtenas interreligian dialogon, precipe kristanan-islaman dialogon, por finfine redukti la islaman ekstremismon. Tiucele krei institucion aŭ lernejon kun kursaro celinta arigi diverskredajn popolojn. Jam en Ruando staras tipa asocio (Asocio por la Defendado de Sanktaj Skribaĵoj) . Mi subtenas la klerigon de afrikanoj, precipe virinoj por ke tiuj alfabetiĝu, evitu korpan mutiladon ĉe junulinoj. Kaj la enkondukon de esperanto lernejen.

Mi rekomendas la malfondon de Unuiĝinta Naciaro favore al la kreo de la Popola Kongreso. UN subtenas fiŝtatestrojn kun ties makabraj planoj.

Fondo de digna familio, edukado al la kristanaj valoroj: paco, toleremo kaj interkompreniĝo.

Mushosi Jean Thomas BIRINDWA
(Blanka Listo)

[HeKo 620 3-C, 24 okt 16]

Aliaj kandidatoj:
Anna Bartek (Blanka)
Carmine Dello Spedale (Verda)
Etel Zavadlav (Blanka)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0480 s s 
  Total: 0.0622 s s