Esperanta Civito

Kandidatoj 2016 al la Senato: Miroslava Kirova (Verda Listo)

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

Post longa responsado en la Civita Registro, parlamenta sperto kiel forumano kaj mandato en la Kapitulo kiel vickonsulo pri internaj aferoj, la politika itinero kondukas min al la ĉefa asembleo de la Esperanta Civito, la Senato. Mi faras tion omaĝante al la nomo de la karmemora Ljubomir Trifonĉovski, subite forpasinta antaŭ tri jaroj.

En la Verda listo mi plene subtenas la linion de la elirantaj Konsulo kaj Vickonsulo. Samtempe mi volas interpreti la aspirojn kaj la bezonojn de Orienta Eŭropo, precipe de ĝiaj plej malriĉaj areoj. La dialogo inter nordo kaj sudo estas esenca, kaj mi subtenas ĝin; sed ni ne neglektu la orienteŭropan realaĵon, kie nia lingvo mem havas sian originan radikon. Akso inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropo estas same grava kaj prioritata kiel akso inter Eŭropo kaj Afriko.

Se la esperanta popolo elektos min, en la Senato (kaj eventuale en la Kapitulo) mi defendos la investadon en la iamaj landoj de la orienta bloko, kiel strategie gravan por Esperantio, de la Balta ĝis la Nigra Maro. En tiu kunteksto mi aparte atentos pri la rilatoj kun la eŭropaj institucioj.

Por la publikaj rilatoj necesas ankaŭ fluaj dulingvuloj en esperanto kaj la franca, kvankam ne denaskaj: tian kompetenton fakte mi havas, estante bulgarino.

Miroslava Kirova
(Verda Listo)

[HeKo 620 4-C, 25 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0434 s s 
  Total: 0.0595 s s