Esperanta Civito

Kandidatoj 2016 al la Senato: Riichi Karibe (Verda Listo)

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

Se la Civitanaro bonvolos reelekti min, en la dua (kaj lasta) Senata mandato mi daŭrigos la servon al la esperanta popolo, en la etoso de kunlaboro kiu karakterizis la unuan.

Estus granda honoro, se mi povus kontribui al la difino pri la konceptoj de paco kaj pacifismo en Esperantio. Se Esperantio estus vere matura kaj avangarda pri tiu temo, certe ekzistus Vikipedia paĝo en la zamenhofa lingvo pri Chiune Sugihara. Ne nur ĉar tiu diplomato estas la sola japano en la listo de la Justuloj inter la popoloj, sed ankaŭ pro lia politika sagaco.

Chiune Sugihara komprenis ke la kerna rolo de diplomatio estas eviti la izolon, krei bonajn rilatojn kun la ceteraj. Kaj tiu rolo estas esenca por konstrui kulturon de paco. Kulturo necesa sed ankoraŭ ne sufiĉa por la esperanta popolo mem.

Same kiel mi donas etan kontribuon en mia patrolando, apogante la nunan artikolon Naŭan de la Japana Konstitucio, mi esperas alporti mian etan kontribuon en la Esperanta Civito, rilate la fortigon de tiu kulturo de paco.

Por kontribui al la Esperanta Civito de la fora orienta lando, Japanio, mi kandidatiĝis al la Senato.

Riichi Karibe
(Verda Listo)

[HeKo 620 5-C, 27 okt 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0607 s s