Esperanta Civito

Benino: ILEI-seminario mistere vualita


Radojica Petroviĉ, prezidanto de ILEI, la 25an de februaro 2007 dissendis la suban informon:

"En Porto Novo, Benino, ĵus finiĝis la unua seminario enkadre de la projekto "Esperanto-instruistoj por Afriko". La projekton kunlabore realigas ILEI, Afrika Komisiono de UEA kaj kvar TEJO-sekcioj en Afriko en la periodo de septembro 2006 ĝis okazigo de la unua ILEI-konferenco en Afriko en julio/aŭgusto 2008, kun financa subteno de pluraj subvenciantoj."

C-ano Gbeglo Koffi, kiu estas UEA-komitatano kaj gvidanto de la Togolanda ILEI-sekcio, faris publikajn demandojn:

"Aliaj informoj pri la seminario estas atendataj: nombro de partoprenantoj; el kiuj landoj ili venis; kiuj temoj estas traktitaj dum la seminario; ktp.

"Krome, laŭ Renato [Corsetti], en Benino estas lernejoj starigitaj de Esperantistoj por malriĉuloj. Agnes [Geelen] kaj Zsofia [Korody] vizitis la lernejon en Glazoue. Ĉu ili vizitis ankaŭ la aliajn (kie instruas Esperanton Latif kaj François). Estus bone informi la esperantistojn pri la situacion de Esperanto-instruado en tiuj lernejoj.

"Agnes estis en Lomeo (Togolando), vizitis Esperantiston apud Instituto Zamenhof, sed ne provis eniri la Instituton por sperti la E-instruadon tie. Ŝi devus viziti la lernejon, kie Esperanto estas lernata en normalaj kurshoroj. Eble ŝi havas kialon ne viziti tiun lernejon. Estus bone diri tion al Esperantistoj.

"Mi bedaŭras, ke Zsofia ne povis viziti Instituton Zamenhof por sperti la etoson tiean. Espereble ŝi kiel ankaŭ aliaj eksterafrikaj Esperantistoj vizitos ĝin, kiam ili havos la okazon esti en Afriko, kaj pli precize proksime al (aŭ en) Togolando."

Al la demandoj de c-ano Gbeglo neniu respondis ĝis nun.

En la informilo de Afrika Centro Esperantista (KomACE 24, 10 marto 2006) redaktoro Cophie Parphes skribas:

"De la 18a ĝis la 24-a de februaro okazis en Porto-Novo (Benino) seminario. Ĝin partoprenis ankaŭ Agnes Geelen kaj Zsofia Korody. Tiu ĉi, kiu instruis jam en 1987 al afrika delegacio en Szeged (Hungario), gvidis la seminarion. Kiuj afrikanoj partoprenis, pri tio ne jam estas informo certa."

"Antaŭ la seminario, ĉirkaŭ la 16a de februaro 2007, Agnes Geelen vizitis Togolandon, kie ŝi renkontis Esperantistojn, kaj membrojn de la estraro de Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE). La estraro de UTE devus elekti siajn partoprenontojn al la ILEI-seminario en Benino. Diskutoj okazis inter Agnes kaj estraranoj de UTE pri la elekto de Togolandanoj. Agnes kontraŭis proponojn de la estraro de UTE, sed togolandanoj partoprenis la seminarion. Kiuj kaj kiom ili estas, tion scias Agnes sed ĝis nun ne la estraro de UTE. Al togolandaj esperantistoj (ĉu la partoprenintoj de la seminario?) ŝi eĉ promesis partoprenon en UK de 2008 en Roterdamo. Ŝi tamen ne povis viziti Instituton Zamenhof, kie ŝi gastis dum pluraj tagoj dum sia vizito al Togolando en decembro 2004."

(fontoj: UEA-Komitato, KomACE)

PS: respondoj al la demandoj de c-ano Gbeglo, en formo de raporto, estis afiŝitaj la 13an de marto, du tagojn post ĉi tiu HeKomuniko.

[HeKo 326 1-B, 11 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0569 s s