Esperanta Civito

En Loklo la inaŭguro de la Parlamento 2017-21

Tri virinoj estas decidantaj pri la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, kunvokenda ene de la kvara monato post la skrutinio kaj la elektoj de la Senato.

Temas pri la eliranta Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kaj la du ĉefkandidatoj, sen. Chamberline Nguefack Zedong (Verda Listo) kaj sen. Anna Bartek (Blanka Listo): unu el la du estos la nova Konsulo. La inaŭguran sesion kunvokas post interkonsento la eliranta kaj la eniranta Konsuloj.

"Mi preferis ne atendi la 16an de decembro, ĉar pluraj parlamentanoj loĝas ekster Eŭropo, kaj devas plani sian vojaĝon relative frue" klarigas la nuna Konsulo el Angulemo.

Ŝia propono estas 12-13 aprilo 2017 en Svislando, supozeble en la bela urbodomo de Loklo, kiu gastigis jam kvar parlamentajn sesiojn dum tri mandatoj, inkluzive de la plej unua, 26 februaro 2002. Ambaŭ ĉefkandidatinoj akceptis la proponon.

[HeKo 621 8-C, 8 nov 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0450 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0903 s s