Esperanta Civito

Nemere lasta gasto en OIK: literatura kafejo aliloken


C-ano István Nemere, la plej fekunda verkisto en Hungario, estis la lasta gasto ĉe la literatura kafejo en Landa Fremdlingva Biblioteko de Budapeŝto, hieraŭ vespere. Ekde januaro, laŭ anonco de la vicprezidantino de Fajszi Amika Rondo, sen. Anna Bartek, la literatura kafejo disvolviĝos ĉe la nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito en strato Thököly, daŭre sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.

La gasto parolis pri sciencfikcia verkado, sed ankaŭ alio. Kia sciencfikcio estas bona? Li menciis la kazon de sia romano "Dum vi estis inter ni", kiu en aziaj landoj ne estis bonvena, ricevis negativajn kritikojn, esence ĉar pri eŭtanazio azianoj ne ŝatas legi.

Parolante poste pri historio de verkado ĝenerale, c-ano Nemere informis ke laŭmende li verkas plurajn volumojn pri hungaraj eminentuloj el diversaj reĝodinastioj. Tio vekis inter la dekkvino da ĉeestantoj viglan debaton pri la nuntempaj gustoj de la hungara publiko. Kiel mikrokosma specimeno de tiu publiko, la ĉeestantoj montris grandan aprezon pri liaj verkoj, ĉar ĉiuj ekzempleroj kunportitaj el tri titoloj (ne nur po unu!) estis rapide venditaj surloke.

FAR ŝanĝas la sidejon de la literatura kafejo parte pro teknologiaj kaŭzoj: ne eblas sekvi skajpe la prezentojn; kaj parte ĉar OIK ne respektis ĉiujn klaŭzojn de la kontrakto. La 37a Literatura Kafejo okazos 19 januaro 2017 kaj koincidos kun la inaŭguro de la nova sidejo de la Orienta Legacio.

(HeKo 622 7-B, 18 nov 16)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0546 s s