Esperanta Civito

Prelegoj de Giorgio Silfer en Helsinko kaj Talino

Laŭ invitoj de la lokaj esperanto-societoj prof. Giorgio Silfer prelegis en Helsinko la 15an kaj en Talino la 19an de novembro 2016. En ambaŭ okazoj ĉe neesperantista institucio: la internacia kulturcentro Caisa, respektive la nacia biblioteko de Estonio. Kaj la publiko ambaŭfoje ne multnombra, kvankam ĉeestis gravaj aktivuloj, interalie la prezidantoj de la landaj asocioj (s-roj Tuomo Grundström kaj Tonu Hirsik) kaj prof. Jouko Lindstedt.

En Helsinko c-ano Silfer prezentis kiel kunaŭtoro la Historion de la esperanta literaturo, dum en Talino li parolis pri PEN Internacia kaj ĝia esperanto-centro, kiu naskiĝis antaŭ precize dudek kvin jaroj. La internacia  PEN-sekretario, estona verkistino loĝanta en la ĉefurbo, estis invitita sed ne aperis. Male okazis pozitiva kontakto kun la finna PEN-centro.

"Laŭ surfaca impreso, eble pro influo de la sezono, la situacio ŝajnas iom tro aŭtuna" komentariis c-ano Silfer rilate Esperantion en tiuj baltaj latitudoj. Aparte bedaŭrindaj estas la velko de la interlingvistika centro en Tartu, kiu aktivis ankoraŭ en 2012, kaj la relativa malfortiĝo de nia komunumo en la ĉefurbo de Finnlando.

[HeKo 623 3-B, 21 nov 16]

S-ro Tonu Hirsik komentarias:
Dankon pro interesa prelego. La vizito de prof. Silfer en Estonio estis granda honoro por ni.

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1199 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.1593 s s