Esperanta Civito

Sukcesa parlamenta sesio en Bruselo


En la tre digna kadro de salono afable disponigita de la Eŭropa Parlamento en Bruselo (palaco Altiero Spinelli) okazis la inaŭgura sesio de la nova Civita Parlamento, sub la prezido de Ljubomir Trifonĉovski (jama Vickonsulo) kaj Giorgio Silfer (nuna Konsulo) 19 marto 2007. Sekvis specifaj aŭdiencoj kun EU-parlamentanoj de la liberalreformisma, socialista kaj kristandemokrata grupoj.

Delegitoj kaj observantoj de 15 el la 21 paktintoj kunvenis por la Forumo, kiu aprobis direktivon pri komuna integrita biblioteka sistemo, aŭ direktivon Rogora, el la nomo de ĝia subskribintino. La transnacia konsorcio, post mutualeco kaj lingvotestado, povas nun konstrui komunan framon koncerne la bibliotekojn. La direktivo interalie instituciigas la Internacian Tagon de la Esperanto-Biblioteko, en la 42a semajno de la jaro (tria de oktobro).

La Forumo aprobis ankaŭ rezolucion proponitan de Marc Hiltbrand, delegito de LF-koop, kiu indikas gvidlinion pri la triobla Esperanto-jubilea jaro 2009.

Indas ĉi tie rememorigi ke la decidoj de la Forumo ne havas politikan signifon, sed organizan, kaj ke ili koncernas la aktivecon de kolektivoj, ne de individuoj. Male, la decidoj de la Senato povas havi politikan signifon, kaj devontigas ne kolektivojn, sed individuojn.

La Forumo elektis la Kortumon 2008/9 kaj proklamis la rezulton de la baloto por la Senato, kiun tuj sekvis la ĵura ceremonio.

En sia festparolado kiel nova Konsulo Giorgio Silfer omaĝis al la tre baldaŭa (27 marto 2007) 50a datreveno de la Traktato de Romo, la plej grava etapo starte al la eŭropa integriĝo, per interesa historia retrospektivo. Li ankaŭ komparis detale la pseŭdan federismon de EU kun la efektiva federismo de nia Civito. Kaj li emfazis la rolon de la nova Esperantio, ankaŭ vidalvide al la eŭropaj institucioj.

Marie-France Conde Rey, nova Vickonsulo, liveris la proponon de reformo de la Konstitucio, kiu fakte konsistas nur el la redukto de la balotpremio por la Senato. La propono estos diskutata en la posta sesio.

La Senato ratifis la novan Kapitulon kaj konfirmis la leĝon pri la Ruĝa Kristalo (simbolo de unua helpo en la Civito) kaj la leĝon pri la Lingva Komitato.

Unuanime estis aprobitaj ankaŭ du rezolucioj: pri aliĝo al la monda kampanjo kontraŭ la grapolbomboj (fare de sen. Rooke, ruĝano) kaj pri iniciatoj okaze de la baldaŭa Monda Jaro de la Lingvoj (fare de sen. Martinelli, verdanino).

La postan tagon du delegacioj havis aŭdiencojn kun parlamentanoj Marco Cappato kaj Malgorzata Handzlik.

[HeKo 326 3-C, 21 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0481 s s 
  Total: 0.0625 s s