Esperanta Civito

Paradoksaj elektoj en Roterdamo

La estraro de Universala Esperanto-Asocio ĵus nomumis la novajn responsulojn de la Belartaj Konkursoj: la prezidanto fariĝis Miguel Fernández Martín (probable la plej talenta esperanto-poeto edukita en la kastilia) kaj la sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz (probable la esperantologo plej kompetenta pri sciencfikcio).

Tamen oni ricevas la impreson, ke la konkurso estas kvazaŭ adjudikita al la "ibera skolo", kiu havas tre specifan aliron al la esperanto-literaturo, epigone al la linio Piĉ-de Diego. Laŭ tiu linio ne povus ekzisti esperanta popolo, ĉar la objekto-lingvon posedus nur subjekto-individuo.

Malantaŭ tiu decido situas precipe d-ino Maria Rosaria Spanò, estraranino pri kulturaj aferoj. Espereble la nova hierarkio ne ripetos la problemon de la pasinta fojo (inter Moinhos kaj Camacho, kun rezigno pri la premioj fare de la unua) -- iberianoj faros en konsento unu grandan rondon familian...

Surpriza estas ankaŭ la informo el Roterdamo pri la selekta strategio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: ĝi ne rekrutas volontulojn inter la esperantistoj, sed nun dungas krokodilojn. Mounir Abjiou, administra oficisto de TEJO, precizigas ke "temas pri du francinoj kiuj jam eklernas Esperanton. Indas mencii ke lasttempe estis pli da virinoj neesperantistaj kiuj kandidatiĝis kaj menciis deziron lerni Esperanto[n] en iliaj [siaj] motivleteroj verdire".

Ĉu TEJO estas kiel hinda aŭ ĉina vilaĝo, kiu bezonas importi virinojn? Ĉu vere necesas dungi gaĝ(in)ojn, anstataŭ esperantlingvanojn? Paradoksaj situacioj, bonŝance evitataj aliloke en Esperantio.

[HeKo 624 8-A, 29 nov 16]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Mi plene konsentas pri la esprimoj koncernantaj al Miguel Fernández kaj Miguel Gutiérrez, sed ja ne ili estas la juĝantoj, sed nur (!) elektantoj de la juĝantoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1526 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0746 s s 
  Total: 0.2273 s s