Esperanta Civito

Ĉu ŝia "Ponto de Vortoj" kondukas al vero?

Se vi serĉas ĵurnalisme vervan tekston en la angla pri Esperantio, sen aparta pretendo por scienco nek profunda objektiveco pri sciendo, estas rekomendinda la libro de Esther Schor "Bridge of Words", kies subtitolo klarigas la enhavan celon: "Esperanto and the Dream of Universal Language" (2016).

Sed se vi esperas trovi pli modernan ekvivalenton de almenaŭ popularscienca verko, kia estas la franclingva "L'espéranto" de Pierre Janton, aŭ pli solidan ekvivalenton de la pollingva sociologia studo pri Zamenhof fare de Walter Zelazny (2012), vi ricevos seniluziiĝon.

Esther Schor startis el la propra spertaro kiel esperantisto kaj sur tiu skeleto konstruis ampleksan studon, kie plektiĝas analizo pri la zamenhofaj ideoj, personaj travivaĵoj kaj renkontoj, iel kaj ial distanca rigardo al Esperantio, plus aliaj ingrendiencoj, ĝenerale surfacaj.

La supraĵeco evidentiĝus per relative longa listo de eraroj kaj miskomprenoj, bedaŭrinde ne nur lingvaj detaloj (de kie ŝi prenis "finavenkisto"? neniam mi renkontis tian kunmetaĵon) aŭ preskoboldaĵoj, por kiuj sufiĉus la akribio de Probal Dasgupta. Ekzistas faktaj eraroj, kiuj unuflanke dubigas pri ŝi kiel atenta observanto de la situacioj kiujn ŝi tamen travivis, aliflanke vartas la ĝojon esti gojo, ĉar pluraj zamenhofologoj ne hebreaj komprenis/as Zamenhofon kaj judaismon pli ol ŝi, kiu hebrea estas.

Mi ripetas: temas pri ĵurnalisme verva teksto. Kiel tia, ĝi montras ironian filigranon, kiu al ofendiĝemulo povus ŝajni eĉ moka pri la esperantistaro. Tio certagrade helpas daŭrigi la legadon, ne nur se vi konas neniom pri la temo. Kaj ni memoru, ke pri esperantistoj ŝi verkas, sed por neesperantistoj. Sed por kiaj gaĝoj? universitataj studentoj? lingvemuloj kaj lingvistoj? (...)

Legu pli en Literatura Foiro

[HeKo 625 7-A, 6 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0571 s s