Esperanta Civito

Muzike plena Zamenhofa festo en Malago

La ĉi-jara Tago de la Esperanta Kulturo estas festita en la ĉefa salono de la socia centro najbara al la naturamika Esperanto-Domo en Malago. Kunorganizis la aranĝon Esperanta Naturamikaro kaj la loka Esperanto-Societo "Marbordo de la Suno".

Karakterizis la feston la riĉa muzika programo. Planinte la prezenton de komika skeĉo fare de la studgrupo de sen. Julio Herrero, la aŭtoro kaj reĝisoro Pedro Carrillo estis devigata ŝanĝi la afiŝon, pro la subita dizerto de la kursanoj, kiuj aktorus en la teatraĵo. Tial li proponis eĉ pli vastan kaj interesan horon.

C-ano Carrillo fakte kabaretis, prezentante kanzonojn kaj skeĉojn en esperanto, parte laŭ sia ARTE-debuto. Sed ankaŭ prezentis du tre talentaj geartistoj: Puri kaj Juan Miguel. Iliaj belaj voĉoj panoramis en klasika hispana repertuaro.

Absoluta premiero estis la ludo de "La Espero" (oficiala himno de la Esperanta Civito kaj neoficiala por la tuta esperantistaro) per saksofono, fare de c-ano Andrea Lago.

Por la neesperantistoj, kiuj konsistigis duonon de la publiko, c-ino Perla Martinelli donis klarigojn en la kastilia pri la signifo de la Tago kaj la figuro de Zamenhof.

Ekstra programero estis la skrutinio pri la elektoj por la Civita Senato (la nombro de voĉdonintoj duobliĝis en la balotejo, kompare kun 2011) kaj la festo finiĝis per tre bongusta "paella esperantiana".

[HeKo 626 6-B, 15 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0542 s s