Esperanta Civito

Zorgiga situacio en Kongolando

Perturboj pli kaj pli oftaj en la ĉefaj urboj de RD Kongolando, kies nuna prezidento Kabila ne emas lasi la postenon post du mandatoj sinsekve.

"Ni estas kaŝitaj hejme pro la pafo de kugloj. Do la milito okazas en ĉiuj partoj de nia lando. Mi ne scias kion fari! Ĉio fariĝas malfacila en nia lando, ankaŭ ĉar oni malpermesis la interreton" mesaĝis Alexandrine Omba, ĵus elektita senatano de la Blanka Listo. Ŝi instruis esperanton en la lernejo "Anna Paolizzi" de Kinŝaso, iniciatita de pastro Duilio Magnani.

La iama belga kolonio riskas fariĝi unu el la plej malsekuraj landoj en Afriko, multe pli ol Burundio, kie TEJO rezignis kongresi, preferante Togolandon. Nuntempe en Burundio la tensio kreskas precipe je diplomatia nivelo kun Belgio, kiu anstataŭis Germanion laŭ mandato de Ligo de Nacioj post la unua mondmilito, ĝis la sendependiĝo en 1960.

La Konsulo de la Esperanta Civito esprimas grandan zorgemon pro la situacio en la regiono.

[HeKo 627 9-C, 23 dec 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0401 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0838 s s