Esperanta Civito

TEJO emancipita? Des pli regalita!


Laŭ nordeŭropa kulturo, Frosta Koboldo alportas donacojn al la obeemaj infanoj. Sed la "malobeema" TEJO ricevas pli kaj pli da donacoj lastatempe.

La kampanjo por financi la partoprenon de afrikanoj en la venonta IJK jam survojas al la atingo de duono de la celata sumo. Tion asertas Łukasz Żebrowski, prezidinto kaj oficisto de la eksa junulara sekcio de UEA, nun jure sendependa organizo administranta la membraron de UEA sub la 35a aĝjaro.

Por subteni la kampanjon: http://tejo.org/agado/ni-realigu-la-unuan-ijk-n-en-afriko/

[HeKo 628 1-A, 24 dec 16]

C-ano Koffi Gbeglo komentarias:
Kial oni kolektu monon por okazigi IJK-on en Afriko? Ĉu tiel okazas ankaŭ por aliaj kontinentoj? Ĉu afrikanoj kolektas la monon por IJK en Afriko? Mi tute ne komprenas kial homoj ĉiam tiel ekspluatas Afrikon. Oni starigas projekton nome de Afriko kaj enpoŝigas la monon. Ne, kaj ne! IJK nun tute ne estas bezonata de Afriko. Tial tiu monkolekto tute ne estas bonvena. Kiam oni vidas, kiel tiu Lukasz Zebrowski estas dungita de TEJO, oni komprenos kiel la tuta afero estas farso. Klaras, ke la mono, kiun oni nun petas ne tute celas iun surogaton-IJK. Kiu donos monon al tio, tiu sciu, ke Afriko tute ne respondecas.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0225 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0694 s s