Esperanta Civito

Ateliero pri artkomedio en JARTE 2017


Javier Oliva, aktoro kaj reĝisoro andaluza, gvidos atelieron pri artkomedio dum la Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, 16-21 julio 2017 en Ĉaŭdefono. La ateliero okupos ĉiutage unu horon kaj duonon.

S-ro Oliva, kiu kunorganizis internacian artkomedian festivalon en Malago dum 2012, de multaj jaroj dediĉas sin al tiu nobla teatra ĝenro. Li konsilis interalie c-anon Giorgio Silfer por la unua artkomedio en esperanto, "La verda Arlekeno".

La ateliero okupiĝos pri la historio, la esenco, la karakteroj kaj la terminologio de Commedia dell'Arte. En la studendaj specimenoj oni aŭdos ofte la kastilian aŭ la italan; kvankam ambaŭ lingvoj por esperantisto estas pli facile kompreneblaj ol la hungara aŭ la ĉina, certe funkcios ankaŭ postinterpreta servo.

JARTE estas iniciato sponsorita de la Esperanta Civito kaj organizata de Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

[HeKo 628 3-B, 26 dec 16]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0460 s s 
  Total: 0.0604 s s