Esperanta Civito

Atribuo de parlamentaj oficoj por 2017-21


Konforme al la normoj (specife al la artikoloj 2, 3 kaj 4 de la Senata Reglamento) la Konsulo notas ke la provizoraj grupestroj estas sen. Julio Herrero (Verda grupo) kaj sen. Anna Bartek (Blanka grupo). Ili estas la oficialaj proparolantoj de la respektivaj grupoj, ĝis la unua senata sesio en aprilo 2017.

La ĵus elektitaj senatanoj Dello Spedale, Martinov kaj Muhlemann estos ankoraŭ forumanoj komence de la inaŭgura parlamenta sesio. Tiam, post partopreno en la proklamo de la balotrezulto, ili deklaros sian rezignon favore al la senata posteno.

La Konsulo memorigas la paktintajn establojn pri la artikolo 2, paragrafo 3, de la Foruma Reglamento: "La forumano estas konsiderata kiel reelektita, se neniu kontraŭa komuniko atingas la Konsulon ene de tridek tagoj post la unua parlamenta sesio, kondiĉe ke la eliranto daŭre plenumu la normojn por la forumaneco."

Krome ŝi memorigas pri la paragrafo 4: "Se ekvakas posteno de forumano, manke de alia indiko el la koncerna establo nova forumano elektiĝas la civitan(in)o kun plej alta estrara ofico (laŭvice: prezidanto, vicprezidanto, sekretario, estrarano pri eksteraj rilatoj) en tiu establo." Alia indiko povas esti ankaŭ la decido havi nur unu delegiton anstataŭ du ĉe la Forumo.

Tiurilate la Konsulo memorigas ankaŭ pri la artikolo 18, paragrafo 2, de la Foruma Reglamento: "La voĉoj estas kalkulitaj ne laŭ kapo, sed laŭ establo. Se du forumanoj de la sama establo voĉdonas malsame, la prezidanto kalkulas sindetena la voĉon de la koncerna establo."

[HeKo 628 6-C, 29 dec 16]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0041 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0339 s s 
  Total: 0.0380 s s