Esperanta Civito

Ses monatojn post la brita referendumo

Estas pli kaj pli certe, ke neniu brito sidos en la Parlamento de Eŭropa Unio post la kontinenta baloto de printempo 2019. La brita secesio fariĝos realaĵo antaŭ tiu dato. Tion indikas la evoluo de la rilatoj inter la Insulo kaj la kontinento dum la lastaj ses monatoj.

Ĉu tiu duona jaro alportis novaĵojn al la lingva reĝimo en EU? Kion povus iniciati la Esperantianoj tiurilate? Diskuton kun la stabo de la Okcidenta Legacio enkondukos la Vickonsulo, en Bruselo ĉe la legacia sidejo mem, lundon 23 januaro 2017 je 18h15.

Post la konsultiĝo en Bruselo sen. Giorgio Silfer havos la okazon profundigi la saman temon en Italio, lundon 30 januaro 2017 je 18h00, dum prelego ĉe Roma Esperanto-Centro "Luigi Minnaja".

Kompreneble la influo al la lingva reĝimo ŝajnas nur unu el la minoraj sekvoj de la brita secesio: ekonomiaj kaj politikaj aspektoj restas en la fokuso. Tamen, se Eŭropa Unio volas reakiri elanon, necesas ankaŭ nova kultura fazo por la eŭropismo, kaj en tio la propono Esperanto trovas novan rolon, laŭ la Esperanta Civito.

[HeKo 629 4-E, 3 jan 17]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0587 s s