Esperanta Civito

Borsa analizo de Esperantio, decembro 2016

La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.

Ĝi startis en aŭgusto 2016, konsiderante la plej transnaciajn subjektojn en Esperantio: gravaj asocioj, entreprenoj, kulturcentroj ktp. Al ĉiu subjekto estis kalkulita poentaro, kaj laŭ tiu poentaro evoluis la posta taksado. Mecenatoj kaj investemuloj povas konsideri, kie plej indas donaci, legaci kaj prunti en la esperanto-mondo.

Decembro alportis la sekvajn variojn:

UEA 3.005,85 -- plus 0,55%, pro la akurata realigo de la ĝenerala voĉdonado, la aprobo de la buĝeto, la eksolvo de la problemo de la produktado de la revuo; kiojn tamen dampas la insisto de forta interna opozicio, la timo pro granda deficito kaj supozata membrofalo, la eksterestrara ŝarĝo sur la ŝultroj de la vicprezidanto, la krizo en la rilatoj kun la afrika Esperantio.

TEJO 282,70 -- plus 2,50%, pro la definitiva aprobo de la jura memstariĝo kaj la antaŭenigo de la preparoj de la unua IJK en Afriko.

FPEF 258,30 -- plus 5,00%, pro la sukcesa realigo de la baloto por la Senato de la Esperanta Civito, la pozitiva rezulto de la civitanara censado, la intensigo de diplomatia aktiveco, la kompleta disponigo de la Esperanto-Domo en Andaluzio.

KCE 896,60 -- plus 3,00%, pro la aŭspicio de TEJO al JARTE, la plena financa restabiliĝo, la preparado de la lingva kolokvo en aprilo kaj de JARTE en julio 2017.

LF-koop 188,75 -- plus 0,40%, pro la akurata kompletigo de la jarkolektoj de LF kaj de HdE.

SG Lexus 26,70 -- minus 1,00%, pro la malfruo ĉe la unua numero de HdE kaj kreditaj malfacilaĵoj.

E@I 61,40 -- minus 1,00%, pro la portempa foresto de la ĉefa dungito, nun volontulo ĉe TEJO en Roterdamo.

La monaton decembron karakterizis la altigo de la prestiĝo de la Esperanta Civito kaj la fortigo de bildo de TEJO. Pezas sur UEA (kaj parte TEJO) la daŭre malfacila situacio kadre de la rilatoj kun la Afrika Esperantio.

[HeKo 629 7-C, 5 jan 17]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0499 s s 
  Total: 0.0635 s s