Esperanta Civito

Post la deklaracio en Berlino


Eŭropa Unio estas unu el la temoj pri kiuj plej klare esprimiĝas la diferencoj inter la diversaj grupoj en la Senato de la Esperanta Civito, kiel pruvis la deklaroj dum la balotkampanjo. Se unuflanke la Ruĝa listo distanciĝis de EU kaj ĝojas pro la rezulto de la neaj referendumoj en Francio kaj Nederlando, aliflanke la Blanka listo aliĝis al la rezervoj pro la nemencio pri la kristanaj radikoj de Eŭropo. En la mezo la Verda listo, kun la porjesa deklaro de la jama Konsulo (franca ŝtatano), okaze de la referendumo pri la Konstitucia Traktato. Asignante masivan preferon al la programo de la verdanoj, la esperanta popolo voĉdonis ankaŭ por linio favora al Eŭropa Unio, specife al la partopreno de Esperantio en la evoluigo kaj firmigo de la eŭropa civitismo.

Unua okazo por publika vidpunkto estas la deklaracio laŭtlegita hieraŭ en Berlino, okaze de la 50a datreveno de la Traktato de Romo, fare de s-ino Angela Merkel, laŭvica prezidanto de EU, kaj kune subskribita de la prezidantoj de la Komisiono kaj de la Parlamento, en ĉeesto de la premieroj de la EU-membroŝtatoj. Jen traduko de tiu deklaracio:

Ni kunigas niajn idealojn sine de Eŭropa Unio. La homo situas centre de nia agado. Lia digneco estas ne tuŝebla. Liaj rajtoj estas ne forigeblaj. Virinoj kaj viroj estas egalaj. Ni aspiras al paco kaj libero, al demokratio kaj jurŝtato, al reciproka respekto kaj al responso, prospero kaj sekuro, al tolero kaj partopreno, al justo kaj solidaro. Nia maniero vivi kaj labori kune estas unika, kiel atestas la demokratia kunlaboro de la membroŝtatoj kaj de la eŭropaj institucioj.

Eŭropa Unio estas bazita sur rajtegaleco kaj solidareco. Tiel ni kongruigas ekvilibre la malsamajn interesojn de la membroŝtatoj. Ni protektas la identecon kaj la tradiciojn diversajn de la membroŝtatoj ene de Eŭropa Unio. La malfermiteco de niaj landlimoj kaj la grandioza diverseco de niaj lingvoj, kulturoj kaj regionoj estas por ni fonto de reciproka riĉigo. Nombraj estas la celoj atingeblaj kune kaj ne unuope. La taskoj estas disdonitaj inter Eŭropa Unio, la membroŝtatoj kaj iliaj lokaj kaj regionaj aŭtoritatoj. Ni devas trafi la grandajn defiojn kiuj ne konas naciajn landlimojn. Nia respondo estas Eŭropa Unio. Nur kune ni povos gardi nian eŭropan idealon pri socio kongrua al la interesoj de ĉiuj EU-civitanoj. Ĉi tiu eŭropa modelo kunigas la ekonomian sukceson kaj la socian solidarecon. La komuna merkato kaj eŭro igas nin fortaj. Ni povas tiel mastrumi, en la intereso kaj respekto pri niaj valoroj, la kreskantan internaciiĝon de ekonomio kaj la pli kaj pli viglan konkurencon sur la internaciaj merkatoj.

Eŭropo estas riĉa je kono kaj scioj de siaj civitanoj; jen la ŝlosilo al la kresko, al la okupiteco kaj al la socia koherigo. Ni batalos kune kontraŭ terorismo, organizita krimo kaj neleĝa enmigrado, defendante la liberojn kaj rajtojn de la civitanoj, inkluzive la rajtojn de tiuj kiuj ilin minacas. Rasismo kaj ksenofobio neniam plu havu la ŝancon venki. Ni mobilizos nin por ke la konfliktoj en la mondo solviĝu pace kaj la homoj ne estu viktimoj de milito, terorismo aŭ perforto. Eŭropa Unio volas kuraĝigi liberon kaj disvolvon en la mondo. Ni volas kontrasti malriĉon, malsaton kaj malsanon, kaj ludadi ĉefrolon tiurilate. Ni firme intencas progresi kune en la kampo de energia politiko kaj klimatoprotekto, kontribuante al la lukto kontraŭ la minaco de misklimatigo en la planedo. Eŭropa Unio plu nutros sin samtempe per sia malfermiteco kaj per la volo de siaj membroŝtatoj profundigi sian internan disvolvon. Ĝi daŭre propulsos demokration, stabilon kaj prosperon trans siaj limoj. Danke al la eŭropa unuiĝo la revo de la antaŭaj generacioj fariĝis realo. Nia historio engaĝas nin gardi ĉi tiun ŝancon por la estontaj generacioj. Tial ni devas adapti kune la konstruadon de Eŭropo al la novaj realaĵoj. Tial hodiaŭ, kvindek jarojn post la subskribo de la traktatoj de Romo, ni partumas la celon renovigi la fundamentojn de Eŭropa Unio, ekde nun ĝis la elektoj por la EU-Parlamento en 2009. Tial ke ni bone scias, Eŭropo estas nia futuro. (25 marto 2007)


Komentariante la deklaracion mi respondos precipe al tiu klasbatala opozicio, kiu ne akceptas la Union. Sed antaŭ ol tio, mi volas respondi al la zorgoj de la blanka opozicio pro nesufiĉa mencio pri la kristanaj idealoj.

En la sakristio de la Sankta Priska, en Tazco (ĉefurbo de la arĝenta industrio en Meksiko), situas pluraj bildoj pentritaj fare de aŭtoktona artisto kiu meritas esti konsiderata kiel majstro de manierismo. Unu el ili prezentas la "endormiĝon" de Maria (kiu ja ne mortis, sed ĉielen iris, laŭ la katolika tradicio). Super la kapo de la kuŝanta Maria ŝvebas krono el dek du flavaj kvinpintaj steletoj en bluĉiela fono. Al ĉiuj gecivitanoj inspiritaj de kristanaj idealoj mi ŝatus atentigi, ke la simbolo mem de Eŭropo (ne nur EU, sed eĉ Konsilio de Eŭropo) estas maria simbolo. Ĉiuj eŭropanoj (konscie aŭ ne, konsente aŭ ne) estas "sub la protekto de la Sankta Virgulino", ĉar neniu simbolo (unuigilo, kontraste al diablo/diabolo – disigilo) estas pli grava ol flago. Do la kristanoj ne pravas plendi rilate la (ne)kristanecon de EU.

Venante al la deklaracio, kun atento pri la ruĝaj kritikoj kontraŭ la projekto de Konstitucia Traktato, mi ŝatus memorigi ke ni ĉeestas procezon de ekonomia kaj politika unuiĝo parte simila al tiu, kiu karakterizis Italion en la 19a jarcento. Evidente ne ĉiuj komponantoj de la tiama procezo perceptis la unuecon en la sama maniero. Cavour celis la grandigon de Piemonto sub la krono de la savoja dinastio. Katolikoj planis konfederacion sub la prezido de la papo. Sicilianoj aspiris al la koincido inter la fino de la napola regno kaj la reveno de insula aŭtonomio. Mazzini kombinis revolucion nacian al revolucio socia, celante respublikon de libera popolo; aldone, li vidis la sendependiĝon kaj unuiĝon de Italio kiel parton de vasta internacia revolucio, precipe en mezeŭropaj landoj, kiu kondukos al la Eŭropo de la popoloj, post la Eŭropo de la kronoj. Simile okazas nuntempe: Eŭropa Unio ne respondas plene al la idealoj de la Manifesto de Ventoteno, de la historiaj tuteŭropistoj, ekzemple.

Ĉe la ruĝanoj la respondenda demando estu: ĉu EU povas utili al la laborista klaso? Se la respondo estus apriore negativa (kiel montras la referenduma kampanjo de la klasbatala maldekstro en Francio), tio signifus ke ilia analizo konceptas la integriĝan procezon nur produktanto kaj produktato de unu plia superstrukturo je la servo de la kapitalismo. Kaj tial batali kontraŭ EU signifus batali kontraŭ la novliberalismo.

Mi trovas tiun ekvacion tro simpla, kaj fakte erara. EU estas hodiaŭ veto. Veto pri la kapablo konstrui modelon de kontinenta integriĝo (ekonomia kaj politika) kiu estu alternativa al la modelo de la usona "melting pot" (interalie pro la lingva diverseco) kaj samtempe al la globalismo, gardante la alvokiĝojn de la unuopaj naciŝtatoj.

Geopolitike la veto koncernas la rilatojn kun la tuta okcidento. Antaŭ sesdeko da jaroj la organismoj el kiuj evoluos EU naskiĝis kvazaŭ komplemente al NATO. Ankoraŭ nun, la orienteŭropaj kandidatoj al EU unue eniris NATOn. La turkan aliĝon plej subtenas la fakto ke Turkio estas piliero de NATO mem. EU grandiĝas kiel eble plej kongrue al la alianco kun Usono. Sed samtempe ĝi povas pli kaj pli diferenciĝi de Usono.

Se la taktiko de la klasbatala maldekstro ne estus miopa, ĝi devus subteni Eŭropan Union por fortigi kaj akceli tiun diferenciĝon. Per tio ĝi kontribuus ankaŭ al la izolo de tiu ekstrema dekstro kiu, de Le Pen ĝis la polaj ĝemeloj, kontraŭas la unuiĝon pro sia naciismo. Male, la klasbatala maldekstro en Francio utilis al tiu naciisma dekstro, okaze de la EU-referendumo.

La hieraŭa deklaracio ne estas elstara teksto, sed ĝia sobreco lasas multajn vojojn malfermitaj perspektive al la gajno de tiu geopolitika veto. En unu el tiuj vojoj la Esperanta Civito povas ludi sian rolon: ĝuste en tiu kiu kondukas al la transnacia civitismo, kies modelo ni ja estas. Ni laboras ne nur por demonstri, ke alia komunikilo eblas, sed ankaŭ ke alia mondperceptado eblas. La mondperceptado kiu plej taŭgas por gajni tiun geopolitikan veton.

Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 326 9-C, 26 mar 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0049 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0465 s s