Esperanta Civito

Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon pri Brexit

Hodiaŭ Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon de la Esperanta Civito pri la sekvoj de la brita secesio en la lingva reĝimo de Eŭropa Unio. La intervjuon, elsendotan ĉi-monate, kunordigis d-ro Giorgio Pagano, sekretario de Esperanto-Radikala Asocio. Radio Radikala mem estas unu el la plej aŭskultataj privataj elsendejoj pri politikaj temoj, en Italio.

La Vickonsulo faris la punkton pri la situacio ses monatojn post la brita referendumo. Li rimarkigis ke estas certa la malkresko de anglalingvaj denaskuloj en la EU-institucioj, pro la foresto de britaj parlamentanoj ekde somero 2019. Specifa turnopunkto povus esti la manko de la angla kiel oficiala lingvo en la EU-Parlamento, interalie ĉar la angla hodiaŭ estas la plej ofta relajso por la samtempa interpretado inter minoraj lingvoj (ekz. de la greka al la dana).

Surbaze de ĉi-lasta konsidero, povus reaktualiĝi la propono Dall'Alba de marto 2004, kiun la koncerna komisiono malaprobis nur pro diferenco de unu voĉo (de germana kristandemokrato) kaj la aŭlo ankaŭ malaprobis per tre malgranda plimulto; kun esceptoj ambaŭflanke, la alo favora al esperanto kiel relajsa lingvo estis la centre-maldekstra.

Tamen sen. Giorgio Silfer opinias ke tiu taktiko ne sufiĉas. Multe pli efike estus kupli la esperantismon al batalo por aŭtenta eŭropa civitismo.

[HeKo 630 4-E, 11 jan 17]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0562 s s