Esperanta Civito

Levi la demandon pri Skotlando kaj Norda Irlando


La Vickonsulo renkontis hieraŭ vespere la plej aktivajn belgojn kiuj havas la esperantan civitanecon (senkulpiĝis c-ano Jean-Marie Jacques) kaj aliajn bruselajn esperantistojn, por diskuto pri la eventuala influo de la brita secesio sur la lingva reĝimo en Eŭropa Unio.

Post necesa enkonduko, kiu enfokusigis la strukturon de la Unio kaj memorigis pri la voĉdono de la EU-Parlamento rilate la amendon Dall'Alba (marto 2004), la rondo interesiĝis pri merkatikaj demandoj koncerne la lingvovarbadon.

Sen. Silfer klarigis la skemon ellaboritan de d-ro Enrico Beltramini (prezidinto de Itala Interlingvista Centro), kun distingo inter fortaj kaj malfortaj lingvoj laŭ la respektivaj flankoj "soft" kaj "hard", kaj kiel apliki ĝin al esperanto. Ĝenerale finvenkistoj eraras insistante pri la facileco de esperanto; ne tial ke ĝi estus falsa (ĝi ja estas vera), sed ili neglektas la alian flankon.

Alia temo ĉi-koncerne estis la diverĝo de la merkata strategio inter Coca-Cola kaj Pepsi-Cola, kiu kondukis la duan de preskaŭa bankroto al forte konkurenca pozicio. Endas esplori tiun Pepsi-strategion kaj spuri la manieron apliki ĝin al esperanto. Oni tamen konsideru ke nia lingvo havas apartan karakterizon: ĝi estas amasprodukto kiu, se efektive uzata (= profunde lernita), povas konduki la konsumanton (= parolanton) al elita sinteno.

Revene al la ĉeftemo, la Vickonsulo opinias ke estus sagace, fare de Eŭropa Unio, kontraŭofensivi la britan secesion levante la demandon pri Skotlando kaj Norda Irlando.

La renkonton gastigis la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito en Bruselo. Aliaj renkontoj pri aktualaj temoj lige kun nia lingvo plu disvolviĝos samloke dum ĉi tiu jaro. Por ricevi inviton sufiĉas skribi al <bx_legacio ĉe esperantio.net>.

(HeKo 631
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0579 s s