Esperanta Civito

Mortis Paulo Lima, la kunfondinto de Lexus


Paulo Lima, veterana esperantisto, forpasis hieraŭ en Brazilo. Li fondis, kune kun Fabricio Valle, la socialan grupon Lexus, kiu aĉetis de LF-koop la prestiĝan gazeton "Heroldo de Esperanto".

Komence de septembro 2016 s-ro Lima enhospitaliĝis kaj restis pli ol monaton sub intensa flegado. Rehejmiĝinte, li devis dializi tri fojojn semajne. Antaŭ kvardek kvin tagoj li ree eniris hospitalon, definitive. Li lasas vidvinon kaj du junajn orfinojn.

Pro lia morto s-ro Valle perdas sian ĉefan partneron.

(HeKo 632 2-B, 26 jan 17)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0619 s s