Esperanta Civito

La malkapablo argumentadi de la antiraŭmistoj


"La nuna redaktoro de la UEA-revuo Stefan MacGill estas denaska esperantisto, la jam elektita posta (kun)redaktoro, Dima Sevĉenko, same, patro de sama; la estro de la komisiono pri la historio de la Akademio [de Esperanto] same, patro de samaj; ĉu realiĝas la revo de Zamenhof pri hereda transdono de la lingvo kaj kreo de popolo surbaze de ĝi?" demandis c-ano Carlo Minnaja en publika diskutejo.

Negative reagis du personoj:
István Ertl: Ne.
Bertil Wennergren: Tute ne.

Konstatinte la kompletan mankon de argumentado ĉe ili, c-ano Minnaja plu demandis: "Ĉu vi konas la leterojn de Zamenhof al Kofman kaj al Schneeberger? (OV)".
Nenia reago de Ertl kaj Wennergren. Sed subita ensalto (anstataŭ rutina insulto) de Jorge Camacho: "Espereble ne".

Tri antiraŭmistoj, nula argumentada kapablo. Kaj kiel kutime, kaze de manko de argumentado, ili glitigas la diskuton al banalaj vortludoj:
Ertl: Foje pli utilas demaskismo.
Johansson: Ĉu ne jam sufiĉas da skismoj?
Ertl: Denaskismo ja estas idoskismo.
Dasgupta: Ne instigu min paroksismi.

Kvin antiraŭmistoj, nula argumentada kapablo. Eĉ ne kapablo babili, kvankam la diskutejo mem nomiĝas "babilejo".

[HeKo 633 3-A, 8 feb 17]

Sen. Anna Bartek komentarias:
Post la aperigo de la supra HeKomuniko, en la koncernata babilejo oni havas la konfirmon pri la malkapablo argumentadi de antiraŭmistoj: la kutimaj diskutas ĉu HeKo estas novaĵagentejo aŭ blogo, anstataŭ diskuti pri la temo levita de c-ano prof. Carlo Minnaja.

La redakcio informas:
La diskuton pri HeKo iniciatis plia persono, Francisco Javier Moleón. La dubo ĉu ĝi estas novaĵagentejo aŭ blogo estas unu el liaj du amataj ĉevaletoj; la alia estas la (facila) kritiko pri la malreguleco kaj misredakto de la UEA-organo. Sed ĉu iam s-ro Mole
ón mem redaktis blogon, novaĵagentejon, gazeton en esperanto?
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0463 s s 
  Total: 0.0615 s s