Esperanta Civito

Preparata la nova responsulo pri la esperanta tempobanko


"Mi eklernis la lingvon kaj la historion de ĝia parolkomunumo; aldone mi estas preparata kiel deĵorontino en Esperanto-Domoj. Sed la plej grava estas la preparo por diversaj aktivecoj ene de la Esperanta Civito", diras Marta Gimeno, kadro formata nuntempe ĉe Kultura Centro Esperantista.

"Plej multe interesas min la historio kaj sociologio de la esperanta popolo. Ankaŭ ĉar la trejnisto, prof. Giorgio Silfer, vastigas la temaron al diversaj geopolitikaj fenomenoj en la XIX kaj XX jarcentoj" daŭrigas f-ino Gimeno. Ŝi trovas la lingvon mem tre facila por atingi la pasivan komprenon, sed multe pli nuancita ol oni supozas.

La kadroj en formado aktivos en diversaj sektoroj de la Civita administracio. Ne kiel burokratoj, sed kiel buralistoj: personoj aktivantaj en diversaj lokoj, precipe en la propra hejmo.

Laŭ c-ano Silfer f-ino Gimeno (kiu rajtos peti la esperantan civitanecon nur post la diplomiĝo: lingvotestado okazos en ŝia hejmurbo fine de februaro) plej taŭgus por la nova iniciato Civila Esperanta Servo kaj kiel responsa pri la esperanta tempobanko / Pasvorta Reto. Sed la decidoj estas rezervitaj al la Kapitulo, post interparolo kun ŝi, fiksita je la 20a de februaro.

[HeKo 633 4-C, 10 feb 17]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0565 s s